Michael Moore (muzikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Michael Moore (2004 en Bostono)

Michael Moore (naskiĝis la 4-an de decembro 1954 en Arcata, Kalifornio) estas usona ĵazmuzikistoj (klarneto, saksofono kaj kompozicio), kiu loĝas ekde 1982 en Nederlando kaj apartenas al la reprezentantoj de modern-kreema ĵazo.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Kiel filo de duonprofesia muzikisto Moore alkreskis en Kalifornio. Post komenco de sia studo ĉe la Ŝtata Humboldt-Universitato li vizitis la Muzik-Konservatorion je Nov-Anglujo, kie li studis kaj ekzameniĝis ĉe Jaki Byard kaj Gunther Schuller (1977). Tie li ankaŭ konatiĝis kun Marty Ehrlich. Post tio li muzikis ofte kun teatraj kaj dancaj ensembloj. En 1982 li transloĝiĝis al Amsterdamo, kie li membriĝis en la ICP Orchestra de Misha Mengelberg, en kiu li muzikas ĝis nuntempe. Krom tio li estas membro de la Grubenklang Orchester de Georg Gräwe.

En 1992 Moore publikigis sian unuan muzikalbumon, aparte lia albumo Chicoutimi (1994) renomigis lin kiel komponisto. La sen-frapinstrumentara triopo de ĉi tiu albumo (Fred Hersch, piano, kaj Mark Helias, kontrabaso) estis inspirita de la duopoj de Lee Konitz kaj Gil Evans, memoras tamen ankaŭ pri la triopoj de Jimmy Giuffre dum la fruaj 1960-aj jaroj. Per Jewels and Binoculars (triopo kun basisto Lindsey Horner kaj frapinstrumentisto Michael Vatcher) li sindediĉas al fruaj kantoj de Bob Dylan. Trans la ICP Orchestra Moore supozeble estas plej bone konata kiel triopano de Clusone 3, kiun li formis kun violonĉelisto Ernst Reijseger kaj frapinstrumentisto Han Bennink. La triopo formiĝis komence nur por ununura koncerto sur la festivalo je Clusone, restis tamen kune multajn jarojn por multaj koncertoj kaj ses albumoj, inter ili unu kun libere interpretitaj komponaĵoj de Irving Berlin. Krome li muzikis kun Available Jelly kaj kun Gerry Hemingway (Demon Chaser 1993), Myra Melford, Simon Nabatov, Franky Douglas, Yo-Yo Ma, Maarten Altena, Achim Kaufmann, Sean Bergin kaj Marilyn Crispell.

En 1991 li fondis la diskeldonejon Ramboy Records, por povi pli bone dokumenti sian muzikon; tiu eldonis ĝis nun 22 publikaĵojn (stato: aŭgusto de 2006).

Distingoj[redakti | redakti fonton]

En 1986 Moore ricevis la renoman Boy-Edgar-Premion. Inter 2000 kaj 2002 Down Beat distingis lin ĉiujare kiel plej bonan klarnetiston.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Michael Moore Quintet: Home Game (Ramboy Records, 1988)
  • Michael Moore Quartet: Négligé (Ramboy Records, 1992)
  • Michael Moore Trio: Bering (Ramboy Records, 1993) kun Mark Helias kaj Fred Hersch,
  • MGM Trio (Ramboy Records) (kun Marilyn Crispell kaj Gerry Hemingway)
  • Michael Moore with Tristan Honsinger and Cor Fuhler: Monitor (between the lines, 1999)
  • Air Street (Between the Lines, 2001)
  • White Widow (Ramboy 2001) kun Aley Maguire, Mark Helias, Han Bennink
  • Jewels and Binoculars (Ramboy, 2000) kun Lindsey Horner, Michael Vatcher (muziko de Bob Dylan)
  • Floater (Ramboy, 2003) la samaj (muziko de Bob Dylan)
  • Osiris (Ramboy, 2005) kun Eric Vloeimans
  • Spips with tatooed sails (Ramboy 2007) (muziko de Bob Dylan)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]