Michael Naura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Naura
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1934 (1934-08-19)
en Klaipėda
Morto 13-an de februaro 2017 (2017-02-13) (82-jaraĝa)
en Schwabstedt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo ĵurnalistopianistoaŭtoro • radio-prezentisto
vdr

Michael Naura (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1934 en Memel, Litovujo) estas germana ĵazpianisto, redaktisto kaj publikigisto.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Naura alkresis en Berlino kaj studis ĉe la Libera Universitato Berlino publicistikon, filozofion kaj sociologion. Poste li muzikis kiel pianisto en svingobandoj. Ekde 1953 ĝis 1964 li direktis unu el la plej sukcesaj ĵazbandoj en Germanujo, la kvinopon Michael Naura Quintett. La muziko de ĉi tiu multstila kvinopo estis komence treege influita de George Shearing, poste la bando enprenis influojn de Dave Brubeck. Pli malfrue ĝi orientiĝis je malmolbopo laŭ Horace Silver, sed ankaŭ je la ĉambromuzika ludidealo de la Modern Jazz Quartet. Plej grava improvizanto en la kvinopo de Naura ĉiam estis vibrafonisto Wolfgang Schlüter. Aliaj muzikistoj en liaj ensembloj estis la aldosaksofonistoj Klaus Marmulla aŭ Peter Reinke, la kontrabasistoj Hajo Lange aŭ Wolfgang Luschert kaj la frapinstrmentistoj Heinz von Moisy aŭ Joe Nay.

En 1964 Naura devis pro poliserozito restadi unu jaron en la Resanigejo Wintermoor. Elstaraj ĵazmuzikistoj de Germanujo benefickoncertis, por kolekti la necesajn monrimedojn por la kuracado.

Post resaniĝo Naura plejparte retiriĝis el la aktiva muzikista vivo kaj fariĝis ĉefa ĵazredaktisto ĉe radiostacio NDR. Sub lia estrado la radiostacio evoluigis la „plej ampleksan kaj plej interesan ĵazprogramon de Eŭropo“[1]. En 1999 li pensiiĝis.

Naura estas fama verkisto pri ĵazo en Germanujo. Krom siaj artikoloj en kolektverkoj, revuoj kaj ĵurnaloj li verkis ankaŭ akompantekstojn por sondiskoj. Li disponas pri ampleksan scion. Lia lingvaĵo distingiĝas per fortikaj, parte drastaj metaforoj. Fojajn atakojn li ne evitas. (vd. malsupran citaĵon)

Kun verkisto kaj lirikisto Peter Rühmkorf li tenis intiman kaj longdaŭran personan kaj artan amikecon.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas barbiroj kaj ekzistas pianistoj. La franco Richard Clayderman estas pianiro. [...] Li prenas popularan melodion, ludas la temon tiel sklavece laŭ notoj, kvazaŭ oni estus minacinta lin per Kafka: La plej malgranda variado jam estas kulpo. [...] La pianiro konvenas bone al liftoj, radiomagazenoj antaŭtagmezaj, publikaj vestaĵolavejoj, ĉiovendejoj, atendejoj kaj nelaste al drinkejoj. Michael Naura, 1991 [2]

Sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Down to Earth, 1958
  • George / Jankowski / Naura: Jazz In Deutschland, 1957 - 1958
  • Michael Naura Quintet, 1963
  • Call (mit Wolfgang Schlüter, Eberhard Weber kaj Joe Nay), 1970
  • Rainbow Runner (vd. supren), 1973
  • Vanessa (vd. supren, krome Klaus Thunemann), 1974
  • Kein Apolloprogramm für Lyrik (kun Wolfgang Schlüter, Eberhard Weber, Peter Rühmkorf), 1976
  • Country Children (kun Wolfgang Schlüter), 1977
  • Phönix voran (kun Wolfgang Schlüter, Leszek Zadlo, Peter Rühmkorf), 1978
  • Ochsenzoll ( kun Wolfgang Schlüter, Herbert Joos, Albert Mangelsdorff), 1985
  • Orang Utan ( kun Wolfgang Schlüter, Claus Bantzer), 1985
  • Naura Box. Fortissimo - eine deutsche Jazzologie, 6 CDs, Gateway4m, 2009[3]

Radiodramo[redakti | redakti fonton]

  • Chet Baker - Der Lange Sturz. Eine szenische Phantasie. Hoffmann und Campe Verlag, Hamburg 2002, ISBN 978-3-455-32005-3, 1 CD, 57 Min.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Joachim-Ernst Berendt: Lieber Michael, en Cadenza (s. o.), p. 105-110
  • Heidi Boulton: Naura, Michael, in Barry Kernfeld (Ed.): The New Grove Dictionary of Jazz, Macmillan, Londono 1988, S. 830
  • Ian Carr: Michael Naura, en: Ian Carr, Digby Fairweather & Brian Priestley: The Rough Guide to Jazz, 3-a eldono, Rough Guides, New York 2004, p. 579

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ian Carr, Jazz Rough Guide (1999), p. 474
  2. Michael Naura: jazz-toccata, Reinbek, 1991, p. 209 f.
  3. Ĉi tiu kolekto enhavas radioproduktaĵojn kaj sonregistraĵojn ĝis nun ne surdiskigitajn kun Naura kiel bandestro kaj deklamanto de propraj tekstoj 1959 kaj 1988. Komp. ankaŭ Enhavolisto kaj mallonga priskribo[rompita ligilo]