Michael Sagmeister

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Sagmeister
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1894 (1894-01-04)
Morto 5-an de februaro 1973 (1973-02-05) (79-jaraĝa)
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Michael SAGMEISTER (naskiĝinta en la 4-a de januaro 1894 en Lessach, mortinta en la 5-a de februaro 1973 en Tamsweg) estis aŭstra politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li frekventis la popollernejon. (Volksschule). De 1915-1918 li soldatis en la Unua mondmilito. Kaptite li revenis hejmen en la 1919-a jaro. En 1932 li ekgvidis la gepatran bienon Lenzbauer en Lessach.

Politikistaj agadoj[redakti | redakti fonton]

De 1932-38 kaj de 1945-54 li estis urbestro de sia naskiĝvilaĝo Lessach; de 1934-38 reprezentanto pri agrikulturo kaj forstistaĵoj en la Landa parlamento de Salcburgio. De 1934-38 kaj de 1946-65 li estris la Ĉambron porkamparanan en la Distrikto Tamsweg (Lungauer Bezirksbauernkammer).

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1955: Honora civitano de Lessach
  • 1950: Titolo Ekonomia konsilisto
  • 1965: Meritsigno de la Respubliko Aŭstrio el oro

Fontoj[redakti | redakti fonton]