Michael Sattler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Sattler
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1490 (1490-01-01)
en Staufen
Morto 21-an de majo 1527 (1527-05-21) (37-jaraĝa)
en Rottenburg am Neckar
Mortokialo morto sur brulŝtiparo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo monaĥo • teologo
vdr

La martiro Michael SATTLER (naskiĝis ĉirkaŭ 1495, mortis la 20-a de majo, 1527) estis germana monaĥo, kiu iĝis reformaciisto de 16-a jarcenta kristanismo.

Post la fondiĝo de la anabaptista komunumo en Zuriko Sattler kun sia edzino translokgiĝis al Zuriko kaj aktivis en ĉi-tiu komunumo. La 18-an de novembro la familio Sattler estis far la aŭtoritatoj de la zurika reformisto Zvinglo arestita kaj ekzilita el Zuriko. Zvinglo estis tre maltolerma kaj ne akceptis alian interpreton de la Biblio ol la sian. La anabaptistoj poste estis severe persekutitaj en Zuriko kaj iliaj anoj aŭ ekzilitaj aŭ mortigitaj.

1927 Sattler revenis al la regiono de Zuriko al Schleitheim en Kantono Ŝafhaŭzo. Li tie gvidis antaŭ sia morto konferencon sekretan, kie estis deklarita fare de la svisaj Anabaptistoj, kies konata gvidanto li estis, la Schleitheima konfesio.

La 17-an de majo 1527 Sattler estis arestita en Horb far la fipolicanoj de la katolikaj aŭtoritatoj kaj portita al la episkopa urbo Rottenburg, kie hereza tribunalo kondamnis lin al morto per bruliĝo. Sattler martiriĝis la 21-an de majo 1527 en Rottenburg. Lia edzino Margaretha estis kelkajn tagojn poste dronigita en la rivero Neckar.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.