Michael Stich
El Vikipedio
Michael Stich estas germana tenisisto. Li naskiĝis la 18-an de oktobro 1968 en Pinneberg, norda Germanio, do nun estas 44-jara. Ekde la jaro 1988 ĝis 1997 li estis tenisa profesiulo. Inter alie li en 1993 kune kun la samlanda tenisistino Steffi Graf gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.