Michael Stipe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Michael Stipe

Michael Stipe (naskiĝ-nomo John Michael Stipe, naskiĝis la 4-an de januaro, 1960 en Decatur, Usono (subŝtato Georgio) estas la voĉ-kantisto kaj vizaĝulo de la rok-grupo R.E.M.. Stipe famiĝis unue (kaj foje iom parodiiĝis) pro sia "murmura" stilo en la karierfruo kaj pro siaj iom malsimplaj, surrealismaj muziktekstoj, kaj ankaŭ pro sia sociala kaj politika aktivo. Stipe kaj la aliaj anoj de R.E.M. iĝis patronoj de alternativa roko kaj estas treeble la unua tia muzikgrupo atinganta sukceson.

Stipe konatiĝis de Peter Buck, Bill Berry kaj Mike Mills en 1980 dum lernado de fotografado kaj pentrado ĉe Universitato de Georgio. Ili kreis R.E.M. en tiu jaro kaj eligis sian komencan "Radio Free Europe" en Hib-Tone. La kanzono estis sukceso en la Fakultata Radio kaj la grupo subskribis al I.R.S. Records por la elsendado de Chronic Town EP unu jaron poste. Ĉirkaŭ 1983 komencante kun Murmur, R.E.M. elsendis serion de recenz-laŭditaj albumoj kun larĝa sukceso ankaŭ ĉe la publiko. Kelkaj famaj muzikoj kaj kreskanta politika aktivo donis al Stipe pligrandiĝantan videblon. La forpasinta River Phoenix staris inter lia amikaro, kaj la albumo de 1994 Monster enhavas la tekstdediĉon "For River".

En 1998, Stipe publikigis kolektaĵon titoligitaTwo Times Intro: On the Road with Patti Smith kaj verkis en 'Single Cell', art/ind-film-kompanio kiu eligis Velvet Goldmine, kun la ĉefrolulo Ewan McGregor, kaj Being John Malkovich, American Movie en 1999, American Psycho en 2000 kaj Saved! en 2004). La kompanio antaŭ ne iom da tempo aĉetis la ekzibo-rajtoj de All Families are Psychotic, de la kanada aŭtoro Douglas Coupland kaj pensas fari filmon el ĝi.

En intervjuo en 2001 en Newsweek, Stipe priskribis sin kiel "kviro". Ekde 1998 li havas firman interrilaton kun sia koramiko.

Li ankaŭ skribis hajkuojn por libro de la eldonejo Soft Skull Press, kies nomo estas The Haiku Year.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]