Michael Townley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Townley
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1942 (1942-12-09) (81-jaraĝa)
en Waterloo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Miami
Familio
Edz(in)o Mariana Callejas
Okupo
Okupo soldulo • murdinto
vdr

Michael Vernon TOWNLEY estas usona teroristo, nuntempe vivanta en la Usono sub kondiĉo de federacia atestant-protekta programo. Townley konfesis, ke li kulpas je murdo de Orlando Letelier, iama ĉilia ambasadoro en Usono. Li estis agento de la ĉilia sekretservo kaj partoprenis ankaŭ en pluaj murdoj (Carlos Prats).