Wilhelm Velten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Michael Velten)
Wilhelm Velten
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1841 (1841-01-18)
en Elberfeld
Morto 19-an de julio 1928 (1928-07-19) (87-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj Esperantogermanafranca
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr

Wilhelm Velten (naskiĝis la 18-an de januaro 1841 en Elberfeld, mortis la 19-an de julio 1928 en Dresden-Laubegast) estis germana esperantisto kaj rektoro de mezlernejo en Essen. Li esperantistiĝis antaŭ la kvara Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno kaj vigle laboris. Interalie li aŭtoris la librojn „Elementa lernolibro de Esperanto“; „Kompleta gramatiko“; „Tabelvortoj de Zamenhof“; „Leksikono de germanaj parolturnoj“ kaj en 1911 publikigis tradukojn de verkoj de Molière (La malsanulo pro imago).

Velten estis membro de la Lingva Komitato kaj komisaro por instruisto-ekzamenoj ĉe la Saksa Esperanto-Instituto en Dresdeno.

La Enciklopedio de Esperanto menciis lin per biografia ĉapitro, sed pro tajperaro misnomis lin "Michael Velten", kio estas simple malĝusta persona nomo.

Verkaĵoj germanlingvaj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1908: Lexikon deutscher Redensarten. Dresden 1908.
  • 1908: Dr. Zamenhof’s Tabelle der Formwörter (525 Mustersätze in Esperanto und Deutsch). Dresden: eldoninto F. Emil Boden, 1908. 2-a eldono 1913.
  • 1910: Ausführliche Grammatik der Esperanto-Sprache.
  • 1912: Elementar-Lehrbuch der Esperanto-Sprache. 3-a eldono 1922.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Ausführliche Grammatik der Esperanto-Sprache.

Citaĵo
 Niaj germanaj samideanoj havas grandan ŝancon, havante en sia lingvo tiun ĉi altvaloran libron, kiu pritraktas ĉiujn detalojn de la gramatiko kaj de la sintakso, kaj klarigojn pri ĉiuj punktoj, kiuj povas naski ian dubon. Multaj plej taŭgaj ekzercoj, ĉirkaŭprenantaj plej ampleksan vortaron, igas la libron kiel eble plej praktikan. Kune kun la « Lexikon deutscher Redensarten in Esperanto» de S-roj Velten kaj Richter , la * Ausftihrliche Grammatik » estas la plej grava libro en germana lingvo, aperinta pri Esperanto. 
— Belga Esperantisto n023-024 (sep-okt 1910)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]