Michaeliskirche (Ohrdruf)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turo de la iama Miĥaelo-kirko

La komencoj de la Preĝejo Sankta Miĥaelo (germane: Michaeliskirche) je Ohrdruf, Germanio, reiras ĝis en la tempo de misioepiskopo Bonifaco ĉ. 724/725 p.K. El ĉi tiuj komencoj, malgranda kapelo, ekestis post ruiniĝoj kaj urbobrulegoj de pluraj postsekvantaj konstruaĵoj. Ĝis nun konserviĝis la kvadrata turo el la 15-a jarcento, masonita el rompŝtonoj. Ĝi transdaŭris kiel ununura konstruaĵo la grandajn urbobrulegojn de 1753 kaj 1808, same kiel la bombatakojn de 1945. En la postmilita tempo la turo estis kovrita per simpla betontegmento kaj tiel transdaŭris la jarojn de la GDR. Ekde 1999 tamen la nun restaŭrita turo estas denove ekkonilo de la urbo kaj nun brilas en sia malnova beleco.

Nun la turo de Miĥaelo-kirkoloĝigas malgrandan kapelon kaj ekspozicion pri sia historio. Kadre de la restaŭrado ekestis ankaŭ pliaj ĉambroj en la Michaelis-turo, uzeblaj por multspecaj aranĝoj. Ankaŭ eblas vizite la turon kadre de ĉiĉeronado.

Unu el la orgenistoj ĉe Miĥaelo-kirkoestis la tridek jarojn pli aĝa frato de Johann Sebastian Bach, Johann Christoph, kiu tenis la postenon ekde 1690. Kelkan tempon estis sub la ombro de Miĥaelo-kirko ankaŭ lerneja komplekso de Gymnasium Gleichense.

La rolon kiel paroĥa kirko transprenis post 1945 la Preĝejo Sankta Triunuo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]