Michał Kwiatkowski (kantisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Michał Kwiatkowski
Michał Kwiatkowski
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1983 (1983-11-12) (40-jaraĝa)
en Gorzów Wielkopolski
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Familio
Frat(in)o Dawid Kwiatkowski
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo http://www.chopin-etc.com
vdr

Michał KWIATKOWSKI (naskiĝis la  12-an de novembro 1983(nun 1983-11-12) (40‑jara) en Gorzów Wielkopolski, Pollando) ankaŭ konata sub la nomo Michal estas pola kantisto kaj franclingva verkisto, komponisto, interpretisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Michal studas ses jarojn en konservatorio.

En 2001, li partoprenas la televidan elsendon Szansa na sukces (ŝanco al sukceso) en pola televida kanalo TVP 2.

Lia internacia kariero komenciĝas per lia partopreno en konkurso de Internacia vespero de Franca kaj franclingva kanzono en Split (Kroatio) dum printempo de 2003.

Poste, li partoprenas la 3-a eldonon de franca elsendo "Star Academy" en 2003, en franca televida kanalo TF1. Li malgajnas en finalo profite al Élodie Frégé, kiu partigas sian monpremion kun li.

Lia unua albumo De l'or et des poussières (oro kaj polveroj) aperas en 2004, ankaŭ en Pollando. Tiu albumo enhavas du duopojn kun Élodie Frégé, kaj kanzonon Ainsi soit je… (Tiel estu mi…) de Mylène Farmer.

Post la eliro de sia unua albumo, Michal turneas en pli ol 30 datoj en 2005. La 29-an de aŭgusto 2005 aperas unuopa disko Mon tout (Mia tuto) akompanita de muzikvideo kaj li sursceniĝas en "Sentier des Halles" en Parizo de la 6-a de decembro 2005 ĝis la 14-a de januaro 2006.

Post turneo 2006 tra tuta Francio, Belgio kaj Svislando, aperas la 18-an de decembro en muzikvendejoj nova unuopa disko de Michal All alone with your gueule (unuope kun via facio) akompanita de muzikvideo. Tiel, li trovas sian muzikan stilon plenan je elektro-ritmoj.

Lia nova albumo All alone with my gueule (unuope kun mia facio) registrita en Londono aperas la 15-an de januaro 2007.

Evento en 2007 konsistas el 2 koncertoj en mita Teatro Déjazet en Parizo la 20-an de januaro kun kantisto Sorel en la unua parto. Tio estas la startpunkto de lia turneo en 2007.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

(kolektivaj albumoj de Star Academy 3)[redakti | redakti fonton]

  • 2003: Star Academy fait sa bamba! (Star Academy dancas "bamba"!)
  • 2003: Star Academy chante Elton John (Star Academy kantas Elton John)
  • 2003: Star Academy 3: l'intégrale (Star Academy 3: la tuto)
  • 2003: Star Academy 3: les meilleurs moments (Star Academy 3: plej bonaj eroj)

(propraj albumoj)[redakti | redakti fonton]

  • 2004: De l'or et des poussières (Oro kaj polveroj)
  • 2007: All alone with my gueule (Unuope kun mia facio)

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 2005: Mon tout (Mia tuto)
  • 2006: All alone with your gueule (Unuope kun via facio)

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]