Michel Audibert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michel Audibert
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1930 (1930-10-01)
Morto 21-an de julio 2009 (2009-07-21) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Michel AUDIBERT (naskiĝis en oktobro 1930, forpasis la 21-an de julio 2009, 78-jara) estis esperanto-aktoro. Li rolis en la filmo Angoroj, en La reto de Bukar. Li partoprenis en la kabaredo Tri koboldoj, en Teatro Esperanto de Parizo kun kiu li ekzemple prezentis "La vinberejoj de l'Eternulo" [1]. En 1995 kun Vincent Charlot kaj kun konsento kun Jean Thierry, li malfermis Esperanto-kabaredon en Parizo ĉe la restoracieto "Au Rendez-vous des Amis" ("Rendevuo de amikoj"). [2] Kun Yves Peyraut li respondecis pri esperanto-elsendoj ĉe Radio Libertaire (Liberecana radio). [3]

Li edziĝis al japana esperantistino Kazue kun kiu li havis filinon Flavie Audibert, artistino kiu prezentas mimon, teatron en la franca kaj en Esperanto kaj kantokoncertojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]