Michel Colucci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Coluche
Persona informo
Naskonomo Michel Gérard Joseph Colucci
Naskiĝo la  28-an de oktobro 1944(nun 1944-10-28)
en Ŝablono:Flagicon Parizo
Morto la 19-an de junio 1986 (41‑jara)
en Ŝablono:Flagicon Grasse
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per trafikakcidento vd
Tombo Cimetière de Montrouge vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Michel Colucci
Familio
Edz(in)o Fred Romano • Véronique Colucci vd
Parencoj René Metge vd
Profesio
Alia nomo Coluche de Montmorency vd
Okupo komikisto • radio-prezentisto • filmaktoro • filmreĝisoroscenaristopolitikistoaktoro vd
Laborkampo aktorado • humuro • comic vd
Aktiva dum 1969–1986 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michel COLUCCI, plennome Michel Gérard Joseph Colucci, konata sub la artistnomo Coluche, (naskiĝis la 28-an de oktobro 1944 en Parizo; mortis la 19-an de junio 1986 en Grasse) estis franca filmaktoro, komediisto kaj aŭtoro.

Biografio

Li famiĝis per filmoj kiel "L'aile ou la cuisse" (Flugilo aŭ femuro) kun Louis de Funès. En 1984 li ricevis César-premion kiel plej bona vira ĉefaktoro pro sia rolo de "Lambert" en la filmo "Tchao pantin" (Ĝis, marioneto) de Claude Berri.

Coluche kandidatiĝis kiel franca prezidento, por protesti kontraŭ la politika situacio en la lando.

Li estis iniciatinto de la restoracioj de l' koro (vidu sube).

Coluche mortis pro motorcikla akcidento la 28-an de junio 1986. La kantisto Renaud dediĉis la kanto Putain de camion.

Helpo al malriĉuloj

Coluche estis la iniciatinto, kun subteno de Abbé Pierre de Les Restos du Cœur (Restoracioj de l' koro), kiuj helpas malriĉulojn kaj senhejmulojn. Ili daŭre funkcias nuntempe.

Lian faman ŝelkpantalonon li ricevis de la kunuloj de Emaus, interŝanĝe post kiam li riĉiĝis li donis altsuman ĉekon al Abbé Pierre.

Oni povas uzi pri Coluche kaj Abbé Pierre, frazon de Jacques Brel:

Citaĵo
 Ne devenis de la sama bordo, tamen serĉis la saman havenon.
(france: N'étaient pas du même bord, mais cherchaient le même port) 
— Jacques Brel

Honoroj

- Place Coluche en la 13-a kaj 14-a arondismento de Parizo
- Place Coluche en Blotzheim
- Place Michel-Colucci en Chenôve
- Square Coluche en Besançon...

Filmografio

Fotogalerio

Kanzonoj

  • Soleil immonde verkita de Coluche por Renaud. Aperinta en albumo Le retour de Gérard Lambert en 1981
  • Misère verkita de Coluche
  • Sois fainéant
  • J'y ai dit viens

Notoj kaj referencoj

  1. Montrouge rend hommage à Coluche - Montrouge omaĝas al Coluche (france)

Eksteraj ligiloj

france *Oficiala paĝo

france *Les Restos du Cœur

  • Videoj, Svisa Romanĉa Televido