Michel Fournier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Michel FOURNIER (4-an de majo 1944 en Tréban, Francio) estas franca testpiloto kaj paraŝut-saltisto.

Post longa kariero kiel paraŝut-ĉasisto de la franca armeo kaj post la katastrofo de Challenger en 1986, li estis elektita por testprogramo de la franca registaro. La programo celis analizon de efiko de la paraŝutaj saltadoj en granda alto je la homa organismo (kiel ĉe savado de kosmonaŭtoj el kosmopramoj. Fine de la 1980-aj jaroj komenciĝis diskutoj pri forlaso de ESA la eŭropan kosmopraman programon (Hermes, okazis en 1992), samtempe estis ĉesigita la testprogramo de Fournier, fare de la franca registaro.

Ekde tiam Fournier daŭrigas la programon je propraj kostoj – sed kun apogo de gravaj francaj kosmospertuloj, sed ankaŭ la astronaŭto Jean-François Clervoy kaj la konata scienca ĵurnalisto Michel Chevalet. Laŭ propraj aldonoj, li investis jam pli ol 12,7 milionojn da eŭro en la projekton, kiuj venis de privataj sponsoroj kaj el la propra havaĵo.

Li planas leviĝon per helia balono je ĉ. 40.000 m ( stratosfero ) kaj tiel elsaltas en premvesto kaj subfalas libere ĝis 3000 m, kie li ekuzas la paraŝuton. Okaze de sveno, paraŝuto aŭtomate disvolviĝas en alto de 1000 m.

La celo de la projekto („Le Grand Saut“ ; La granda salto) estas superi samtempe plurajn rekordojn:

Post du vanaj provoj en 2002 kaj 2003 kaj post 5-jara paŭzo malsukcesis ankaŭ la tria rekorda provo la 27-an de majo 2008. La leviĝa balono liberiĝis iome antaŭ la starto kaj la kapsulo leviĝis. La balono malaperis sen Fournier en la ĉielo kaj oni troovis ĝin poste je distanco de ĉ. 40 km, damaĝinte. Fournier planas pluan provon en aŭgusto de 2008.

Similan rekordatingan eksperimenton antaŭpreparas la brita Steve Truglia, same por 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]