Michel Petrucciani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michel Petrucciani
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1962 (1962-12-28)
en Orange
Morto 6-an de januaro 1999 (1999-01-06) (36-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj francaangla
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Tony Petrucciani
Frat(in)oj Louis Petrucciani • Philippe Petrucciani
Okupo
Okupo ĵazpianisto • komponisto • diskografa artisto
vdr

Michel Petrucciani (naskiĝis la 28-an de decembro 1962 en Orange, Vaucluse; mortis la 6-an de januaro 1999 en Novjorko) estis franca ĵazpianisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Michel Petrucciani estis filo de la denaska siciliano kaj ĵazgitaristo Antoine (Tony) Petrucciani kaj ties franca edzino Anne. Petrucciani suferis je vitro-osteco kaj estis pro tio ankaŭ naneca. Dumpase de sia vivo li suferis centojn da ostorompiĝoj. Malgraŭ sia naneco li havis grandajn kaj fortikajn fingrojn. Lia patro ekkonis lian muzikan talenton kaj antaŭenigis lin jam en la antaŭlerneja aĝo per ĉiutaga pianluda ekzercado. Kun sia patro li ankaŭ faris sonregistradojn por la albumo Conversations publikigita en 2001. La fratoj de Michel ankaŭ estas ĵazmuzikistoj: Philippe fariĝis gitaristo kaj Louis ludas bason.[1]

Petrucciani havis sian unuan koncerton en la aĝo de dek tri. Li muzikis kun Kenny Clarke kaj Clark Terry kaj transloĝiĝis 1979 al Parizo, kie li jaron poste publikigis sian unuan muzikalbumon Flash. Tie li ankaŭ muzikis en triopo kun sia frato kaj basisto Louis kaj kun Lee Konitz.

En 1982 transloĝiĝis al Kalifornio kaj muzikis en la ensemblo de Charles Lloyd, kun kiu li interalie prezentis je la Ĵaz-Festivalo je Montreux kaj sekvatempe intense kunverkis. Saman jaroj li ricevis la Premion Django Reinhardt. En 1983 li altiris la atenton sur la Ĵaz-Festivalo je Newport. Komence de la 1980-aj jaroj ekestis sonregistraĵoj kun Lee Konitz, Jean-Francois Jenny-Clark kaj Aldo Romano. Marton de 1984 li jkoncertis en triopo kune kun Palle Danielsson kaj Eliot Zigmund en la novjorka ĵazklubejo Village Vanguard. Jaron poste ekestis ĉe Blue Note lia albumo Pianism, en 1986 la albumo Power Of Three de triopo kun Petrucciani ĉe piano, Wayne Shorter ĉe saksofono kaj Jim Hall ĉe gitaro.

En Germanujo li famiĝis per siaj regulaj prezentadoj en televidelsendo ekde oktobro de 1994 ĝis junio de 1998. Li muzikis ankaŭ interalie kun John Abercrombie, Joe Lovano, Jack DeJohnette kaj Eddy Louiss.

Tombo de Michel Petrucciani sur Tombejo Père Lachaise

En 1994 li koncertis per solo-programo el ĵazaj normkantoj („Medley of my Favorite Songs“) En la pariza Théatre Des Champs-Elysées; en 1996 ekestis kun Bob Brookmeyer, Stefano Di Battista kaj Flavio Boltro la muzikalbumo Both Worlds. Unu el liaj lastaj verkoj estas la albumo Solo Live, registrita en Frankfurto, kun interpretaĵoj de „Take the A-Train“ de Billy Strayhorn, „Bésame Mucho“ kaj „Caravan“ de Duke Ellington.

Petrucciani estis geedziĝinta kaj havis unu filon, kiu heredis lian malsanon, same kiel adoptofilon.[1] En 1999 Michel Petrucciani mortis pro pulmoinflamo. Li estis entombigita sur Tombejo Père Lachaise en Parizo.

Honoradoj[redakti | redakti fonton]

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Gravaj lumdiskoj[redakti | redakti fonton]

  • Charles Lloyd: Montreux '82
  • Charles Lloyd: A Night In Copenhagen kun Bobby McFerrin
  • Eddy Louiss, M.Petrucciani: Conférence de presse
  • Michel Petrucciani: Live in Germany
  • Stéphane Grappelli, M. Petrucciani: Flamingo
  • Michel & Tony Petrucciani: Conversation
  • Michel Petrucciani, Steve Gadd, Anthony Jackson: Trio in Tokyo

Sonregistraĵoj je propra nomo[redakti | redakti fonton]

  • Flash (1980)
  • Michel Petrucciani Trio (Owl, 1981)
  • Date with Time (1981)
  • Michel Petrucciani (1981)
  • Oracle's Destiny (Owl, 1982)
  • Toot Suite (1982), Owl (mit Lee Konitz)
  • 100 Hearts (Concord, 1983)
  • Live at the Village Vanguard (Concord, 1984)
  • Note'n Notes (1984)
  • Cold Blues (Owl, 1985)
  • Pianism (Blue Note, 1985)
  • Power of Three (Blue Note, 1986)
  • Michel plays Petrucciani (Blue Note, 1987)
  • Music (Blue Note, 1989)
  • Playground (1991)
  • Live (1991)
  • Promenade with Duke (Blue Note, 1993)
  • Marvellous (Dreyfus, 1994)
  • Eddy Louiss/Michel Petrucciani live (Dreyfus, 1994)
  • Au Theatre Des Champs-Elysees (Dreyfus, 1995)
  • Darn that Dream (1996)
  • Flamingo (kun Stéphane Grappelli) (1996)
  • Both Worlds (Dreyfus, 1998, kun Stefano Di Battista)
  • Solo Live in Germany (Dreyfus, 1998)
  • Estate (1999)
  • Live in Tokyo (1999)
  • Bob Malach & Michel Petrucciani (2000)
  • Concerts Inédits /Live (2000)
  • Conversation (2001)
  • Days of Wines and Roses - The Owl Years 1981-1985 (2001)

Dokumenta filmo[redakti | redakti fonton]

  • Michel Petrucciani - Body & Soul. Dokumenta filmo, Francujo, Germanujo, Italujo, 2011, 102 min., reĝio: Michael Radford, produktado: Gunnar Dedio Vidbendaj tranĉaĵoj, 1:49 min. kaj 5:19 Min.[rompita ligilo].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Steve Voce: Obituary: Michel Petrucciani. En: The Independent de la 8-a de januaro 1999.
  2. 2,0 2,1 Michel Petrucciani, pianiste ĉe Planète Jazz