Michel Renard
Michel Renard | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-an de septembro 1829 en Braine-l'Alleud | |
Morto | 10-an de junio 1904 (74-jaraĝa) en Bruselo | |
Lingvoj | valona vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Michel RENARD [Mikaelo Renar] (1829-1904)
Naskis en Braine-l'Alleud; mortis en Bruselo. Verkis en la valona, regiona lingvo el Belgio.
Li rifuzis parokestrejon por dediĉi sin al la laboristaj asocioj de la ĉefurbo. Lia sindonemo plenumita en malriĉeco allogis al li ĉies respekton, inkluzive tiu de malmoderaj kontraŭklerikaluloj, kaj ĉiu povas scii kiom maltolerema oni povis esti tiam en iu ajn klano.
Restas lia eksterordinara epika poemo La aventuroj de Johano de Nivelles [pronc. nivel], la filo de sia patro. Tiu legenda ulo, fame konata de ĉiuj Nivelles-anoj, kaj de multaj belgoj, estas figurita ĉe la sonorilaro de la kanonika preĝejo Sankta Gertruda. En la tria versio (de 1890), la verko enhavas dekdu kantojn. Temas pri burleska epopeo; la mirveko certigas unuecon de la poemo je ĉiu situacio ŝanĝo. Tiu verko estas skribita en propra valondialekto; la plej mirinda estas ke tiu lingvo ne ŝajnas artefarita.
(ĉerpo) : La aventuroj de Johano de Nivelles
Jen do nia hejmrunda poezia ekfaro valonoj malŝtopu viajn orelojn, aŭskultu : tiu rakonto tuj estos infera afero kaj samtempe, amikoj, ĝi ŝajnos al vi bela. Ĉar mi parolos al vi pri fama Johan' d'Nivel nia Johan' nun videbl' fiera, "bajo"* kiel martelon en mano, alte sur sonorilturo. Johano ĉiam staranta kiel militkvatisto, ĉu neĝo, ĉu hajlo sur lian dorson amasas. Fabulo pri la plej maljuna valona estas, inda de ĉiuj niaj honorigoj kaj kantoj.