Michel Sapin
El Vikipedio
Michel SAPIN (n. la 9-an de aprilo 1952 en Boulogne-Billancourt) estas franca socialista politikisto kaj la nuna ministro pri laboro, dungado, profesia formado kaj sociala dialogo en la ministraro unua de Jean-Marc Ayrault ekde la 16-a de majo 2012.
Li cetere estis asemblea deputito de Indre kaj Hauts-de-Seine, subministro ĉe la ministro pri justico (majo 1991 - aprilo 1992 en la ministraro de Édith Cresson), ministro pri ekonomio kaj financo (aprilo 1992 - marto 1993 en la ministraro de Pierre Bérégovoy) kaj ministro pri civila servo kaj ŝtatreformado (ministraro de Lionel Jospin).
Michel Sapin fine oficas kiel urbestro de Argenton-sur-Creuse.