Michel Serrault

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Michel Serrault
Michel
Franca aktoro
Naskiĝo 24-a de januaro 1928
en Brunoy (Essonne, francio)
Morto 29-an de julio 2007
en Équemauville apud Honfleur (Calvados, Francio)
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Michel SERRAULT (naskiĝis la 24-an de januaro 1928 en Brunoy (Essonne), mortis la 29-an de julio 2007 en Équemauville apud Honfleur (Calvados)), estis franca aktoro. Li estas la plej rekompencita franca aktoro per tri "César" por plej bona aktoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Enirinta 14-jara en malgranda Seminario de Conflans, li deziras fariĝi pastro kaj deklaras havi du pasiojn: «ridigi kaj okupiĝi pri Dio». Pastro Van Hamme gvidas lin al lia metio de komediisto[1]. Michel Serrault diris poste, ke li ne ŝatos ĵuron de ĉasteco.

Duope kun Jean Poiret, kiun li renkontas en 1952, li plenigis parizajn kabaredojn en la 1950 kaj 1960-aj jaroj.

Li ankaŭ partoprenas en la trupo Les Branquignols. En kino, li debutas per rolo en Les Diaboliques de Henri-Georges Clouzot, poste kun la trupo de Branquignols en Ah ! Les belles bacchantes. Li poste partoprenis iliajn aliajn multnombrajn filmojn.

Li lanĉas sin en longa aventuro en komedia filmo Assassins et voleurs de Sacha Guitry kun Jean Poiret, Le Viager de Pierre Tchernia (kiu roligis lin en pluraj filmoj) kun Michel Galabru. Michel Galabru kun kiu li rolis ankaŭ en granda nombro da filmoj kiel Les Gaspards, Room service. Li ankaŭ debutas kun iu Louis de Funès tiam malmulte konata, Nous irons à Deauville, Des pissenlits par la racine, Carambolages.

Figuro de bulvarda teatro, kun roloj en televidaj teatraĵoj de Au théâtre ce soir, li triumfas en 1973 en rolo de «Zaza Napoli» en La Cage aux folles, kiun li estas reludonta poste kun internacia sukceso[2] en ties adaptoj al kino.

Poste alvenas L'Ibis rouge de Jean-Pierre Mocky kun Michel Simon. Estas bonega amiko de Jean-Pierre Mocky kun kiu li ludas en granda nombro da filmoj, kies plej granda sukceso restas Le Miraculé, kie li retrovas lastfoje sian malnovan amikon Jean Poiret en filmo.

La adapto de la teatraĵo La Cage aux folles al kino fariĝinte internacia sukceso,[2]. Li estas inter la malmultaj francaj aktoroj kiuj povas ludi en grandaj produktaĵoj kaj ankaŭ en malgrandaj artaj filmoj, ofte kun malpli granda publiko.

En 1977, mortis lia filino Caroline (tiam 19-jara) en stratakcidento en Neuilly-sur-Seine.

Tamen, lia aktora talento elstaras en dramaj roloj, kio foje okazigas skandalon kiel okaze de la eliro de la filmo Assassin(s). Dum la rekompenco per "César" por plej bona aktoro en la filmo Garde à vue de Claude Miller, lia dialogisto Michel Audiard diris pri li: «li estas la plej granda aktoro en la mondo». La aktoro entute ricevis tri "César"ojn, el kiuj unu por Nelly et Monsieur Arnaud de Claude Sautet.

En la fino de sia vivo, la aktoro plej ofte ludis rolojn de «pépé» (aveĉjo), franca kamparano, iom malĝentila, tamen kun granda koro, kiel en Les enfants du marais de Jean Becker, kun Jacques Villeret kaj Jacques Gamblin, aŭ Une hirondelle a fait le printemps de Christian Carion kaj Albert est méchant apud Christian Clavier.

Li suferis raran malsanon, nomitan "atrofia polikondrito", kiu karakteriziĝas, interalie, per malpliiĝo de kartilagoj de la nazo kaj oreloj.

Li estis enhospitaligita dum siaj lastaj semajnoj en la Usona hospitalo (Hôpital Américain) de Neuilly-sur-Seine, el kie li eliris fine de junio por iri en sian duan loĝejon de Équemauville. Li mortis en Équemauville la 29-an de julio 2007, 79-jara, pro kancero [3]. Pastro Alain Maillard de la Morandais alportis al li lastan sakramenton kaj aldonis: «Suprenirinte, bone ridigu Dion, li ja bezonas tion pro siaj pezaj taskoj ...»: Michel Serrault estus ridetinta al tiu lasta frazo antaŭ ol forpasi[4].

Pastro Maillard anoncis la 30-an de julio 2007, ke Michel Serrault estos entombigata la 2-an de aŭgusto 2007 matene en Honfleur, laŭ sia lasta volo[5].

La 2-an de aŭgusto 2007, multaj amikoj el la kino-medio kaj kelkaj oficialaj reprezentantoj, el kiuj Ĉefministro François Fillon ĉeestis lian funebran ceremonion en preĝejo Sainte-Catherine de Honfleur. Li estas entombigita en tombejo Ste Catherine situanta kelkcent metrojn proksime.

Aŭtobiografia rakonto[redakti | redakti fonton]

Li antaŭ nelonge verkis aŭtobiografian verkon: Vous avez dit Serrault ?, kaj taglibron: Les pieds dans le plat !, 2004, Oh! Editions, kie li partigas siajn rimarkojn, pensojn kaj kritikojn, kiuj montriĝas al sia rigardo de komediisto kaj sia koro de kristano.

En sia aŭtobiografio, li klarigis kiom kristana fido markis sian ekziston kaj donis senson al sia vivo.

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

Ordenoj[redakti | redakti fonton]

  • Oficiro de Honora Legio fare de Jacques Chirac, 1999
  • Komandanto de Nacia ordeno de la merito, 2004
  • Kavaliro de Agrikultura merito

Kariero[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

Kino: detala filmografio[redakti | redakti fonton]

Jaroj 1954-1959[redakti | redakti fonton]

Jaroj 1960-1969[redakti | redakti fonton]

Jaroj 1970-1979[redakti | redakti fonton]

Jaroj 1980-1989[redakti | redakti fonton]

Jaroj 1990-1999[redakti | redakti fonton]

Jaroj 2000-2007[redakti | redakti fonton]

Filmografiaj notoj[redakti | redakti fonton]

Televido[redakti | redakti fonton]

Dokumentaroj dediĉitaj al Michel Serrault[redakti | redakti fonton]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Mi ne plu timis morton, kiam mi eksciis, ke mi ne estos la unua, kiu trapasos tien.
  • rido devas esti konstruita, bazita sur realeco de l'vivo, sur komunaj faroj. Frenezo, ja, tamen en kadro.
  • Se aktoro ne forpuŝas realecon por iri pli foren en emocioj aŭ en rido, tiu ne plu estas artisto.
  • Aktoro estas homo, kiu devas inventi, lasi sin porti de sia invento. Estas esence doni pluson, ne kontentiĝi esti blinda kaj nescia servanto.
  • Se mi ne fariĝis pastro, estas pro ĵuro de ĉasteco.
  • Fido estas parto de mia vivo. Se oni ne posedas fidon por rekuperi, por transformi la senson de l'vivo, ĉio fariĝas iom mizera, kaj eĉ patosa (pri la morto de sia filino en 1977).
  • Ĉu mi iam havus la eblecon fari metion, kiu ne forprenus mian emon al amuziĝo?

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]