Michelangelo Merisi da Caravaggio
El Vikipedio
Michelangelo Merisi (laŭ la hejmloko de sia familio kutime mallonge nomata Caravaggio, plennome esperantigite Mikelanĝelo Merisi da Karavaĝo; naskiĝis la 29-an de septembro 1571 en Milano, Lombardio; mortis la 18-an de julio en Porto Ercole, parto de la komunumo Monte Argentario piede de samnoma monto) estis itala pentristo de la frua baroka epoko. Li famiĝis per aparta realismo en siaj pentraĵoj, kaj de aĵoj kaj de homoj. Kune kun lia dumviva kolego kaj konkurento Annibale Carracci li konsideriĝas la fondinto de la roma skolo de baroka pentrado.
Gravaj verkoj [redakti]
-
la liutisto (1596) -
Meduzo (1598) -
Davido kun la kapo de Goliato (1600) -
Amoro venkas ĉion (Amor Vincit Omnia, 1602/3) -
Sankta Mateo kaj la anĝelo, 2-a versio (1602) -
Ecce Homo ("Jen homo", Pontio Pilato pledas por Jesuo, 1606) -
la morto de Maria -
la nekredema Tomaso -
la krucumo de Simono Petro -
sankta familio kun Johano la Baptisto -
la sankta Johano la Baptisto -
la senkapigo de Johano la Baptisto
Eksteraj ligiloj [redakti]
reta ekspozicio de ĉiuj verkoj (itale kaj angle)
vivo kaj verko (itale)
historio kaj mito: la morto de Caravaggios en Porto Ercole (germane kaj itale)