Michele Piccirillo (arkeologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michele Piccirillo
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1944 (1944-11-18)
en Carinola
Morto 26-an de oktobro 2008 (2008-10-26) (63-jaraĝa)
en Livorno
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo arkeologohistoriisto
vdr

Michele PICCIRILLO (n. la 18-an de novembro 1944 en Casanova di Carinola (Caserta) - m. la 26-an de oktobro 2008 en Livorno) estis itala arkeologo kaj bibliisto, krom franciskana fratulo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Apenaŭ plenkresula, Michele (Mikaelo) prove adheris al la franciskana ordeno kaj ekstudis en Romo kaj en Peruĝo, kaj deksesjaraĝante akceptis la proponon translokiĝi al la Sankta Lando (Transjordanio plus Israelio), kie li komencis kaj plenumis la novictempon inter la Minoraj Fratoj de la Custodia di Terra Santa [1] vizitante liceon kaj kvinjaran kurson ĉe fakultato pri teologio en Jerusalemo. Li ligiĝis definitive al la ordeno kaj ordiniĝis sacerdoto en 1969.

Komplektiginte la priteologian formiĝon en Romaj Pontifikaj Ateneoj, frato Mikaelo specialiĝis pri arkeologio ĉe la fakultato pri Literaturo kaj Filozofio de la universitato de Romo.

En 1974 li revenis al Jerusalemo, kie ekaktivis kiel docento pri arkeologio ĉe Studium Biblicum Franciscanum kaj kiel arkeologo, kunlaborante kun sia kunfrato Bellarmino Bagatti. Li entreprenis la unuajn prifosajn kampanjojn [2] kaj samtempe estas elektita direktoro de la Arkeologia Muzeo de la Skurĝado en Jerusalemo [3]

Lia aktiveco kiel arkeologo etendiĝis al diversaj Landoj de Mezoriento, kaj la unua iom elstara malkovro okazis en Jordanio sur la Monto Nebo en 1976, kiam, dum restaŭradaj laboroj en la “Sanktejo de Moseo”, kromaj elfosaĵoj almetis al la lumon la Kapelon de la Baptejo kaj ties altvalorajn mozaikaĵojn reirantajn al 6-a jarcento. [4].

En 1978 Piccirillo partoprenis prifosaĵojn en Jordanio ĉe Jebel Mishnaqa, kaj en 1984 ĉe Nitl. En 1986 li iniciatis prifosadkampanjon en Umm al-Rasas kiun li indentigis kun la biblia urbo Mephaat, kie en la preĝejo de Sankta Paŭlo elfosis ankoraŭ bone kaj bele konservitajn mozaikojn kaj atestaĵojn pri la ĉeesto de kristanaj kaj islamaj loĝantaroj. Kaj, krome, aliaj paralelaj kampanjoj direktitaj de li, elmerĝigis arkeologian amplekson tiel vastan kaj gravan ke UNESCO ĝin enmetis en la liston, en 2004, de la Mondaj Heredaĵoj.

Kiel epigrafisto, Piccirillo analize esploris skribaĵojn grekajn, latinajn, arabajn kaj siriajn, trovitajn en mozaikoj aŭ moneroj aŭ aliaj manfaritaĵoj.

Multegaj estas liaj sciencaj publikigaĵoj, per eseoj kaj artikoloj sur fakaj revuoj, en kiuj li ilustras la arkeologiajn esplorojn direktitajn laŭlonge de 25 jaroj. Li kreis kaj organizis kaj subtenis kulturajn iniciatojn, kiel la “lernejojn de Mozaikoj” en Madaba kaj Jeriĥo, manifestante kaj inokulante respekton kaj kunlaboradon inter la diversaj kulturoj kaj religioj, en landoj ofte kuntrenitaj en militajn eventojn.

Estas sennombraj la oficoj de li okupitaj, inter kiuj:

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Michele Piccirillo, Chiese e Mosaici della Giordania Settentrionale, 1981, Gerusalemme
  • Michele Piccirillo, La Montagna del Nebo, 1986, Gerusalemme
  • Michele Piccirillo, I Mosaici di Giordania, 1986, Roma
  • Michele Piccirillo, Umm er-Rasas Mayfa’ah I. Gli scavi del complesso di Santo Stefano, 1993, Gerusalemme
  • Michele Piccirillo, Umm al-Rasas, Mayfaath, 1994, Studium Biblicum Franciscanum, Gerusalemme
  • Michele Piccirillo, La Carta Musiva di Madaba 1896-1996, 1995, Brescia
  • Michele Piccirillo, Mount Nebo New Archaeological Excavations 1967–1997, 1998, Studium Biblicum Franciscanum, Gerusalemme
  • Michele Piccirillo, Vangelo e Archeologia. Tracce cristiane in Palestina, 1998, Milano
  • Michele Piccirillo, Il Viaggio del Giubileo. Alle radici della fede e della Chiesa, 2000, Edizioni Custodia di Terra Santa, Gerusalemme
  • Michele Piccirillo, Franco Cardini, Renata Salvarani, Verso Gerusalemme. Pellegrini, santuari, crociati tra X e XV secolo, Gorle, Velar, 2000.
  • Michele Piccirillo, Un uomo di pace. Padre Bellarmino Bagatti (1905-1996), 2001, Gorle
  • Michele Piccirillo, Arabia Cristiana. Dalla fondazione della Provincia al Primo Periodo Islamico, 2002, Jaka Book
  • Michele Piccirillo, La Nuova Gerusalemme. Artigianato palestinese al servizio dei Luoghi Santi, 2007, Edizioni Custodia di Terra Santa, Gerusalemme
  • Michele Piccirillo, La Palestina cristiana I-VII secolo, 2008, Centro editoriale dehoniano (EDB), Bologna

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Italelingve ĉar la oficiala lingvo de la internacia frataro “gardanta” la Sanktan Teron, estas la itala. Custodia = Gardado de la Sanktaj Lokoj
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-08. Alirita 2012-01-11.
  3. Museo Archeologico Arkivigite je 2010-12-08 per la retarkivo Wayback Machine Arkeologa Muzeo. morto-memoro pri Pastro Michele Piccirillo.html.
  4. Nebo. Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2012-01-11.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Franco Cardini - Padre Piccirillo, l’archeologo francescano del monte Nebo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]