Micheline Calmy-Rey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Micheline Calmy-Rey
Persona informo
Micheline Calmy-Rey
Naskiĝo 8-an de julio 1945 (1945-07-08) (78-jaraĝa)
en Sion
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Ĝenevo vd
Partio Socialisma Partio de Svislando vd
Familio
Gefratoj Eliane Rey vd
Infanoj Alexandra Calmy vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Micheline Calmy-Rey, naskiĝis la 8-an de julio 1945 en Sion (Valezo), estas politikisto svisa. Ŝi devenas de Chermignon. La politikistino, kiu membras en la Socialisma Partio de Svislando, estas membro de la Federacia Konsilio de Svisio ekde 2003 kaj federacia prezidantino de Svisio por 2007.

Studoj kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Micheline Calmy-Rey studis je la komerca faklernejo de Saint-Maurice VS, kaj akiris la abituron komercan en Sion, poste licenciĝis en politikaj sciencoj ĉe la Instituto de altaj studoj internaciaj de la Universitato de Ĝenevo. Ŝi gvidis entreprenon pri distribuado de libroj ĝis 1997.

Membro de la Socialisma Partio de Svislando, ŝi prezidis ĝian sekcion de la Kantono Ĝenevo dufoje dum 1986-1990 kaj 1993-1997.

Ŝi ekestis membro de la Nacia Konsilio de Svislando en 1981, kaj prezidis la nacian konsilantaron de 1992 ĝis 1993.

Ŝi elektiĝis al la Federacia Konsilio de Svisio la 4-an de decembro 2002. Ekde la 1-a de januaro 2003 ŝi estas la ministro pri eksteraj rilatoj de Svisio, kaj dum la jaro 2007 ŝi prezidis la Federacia Konsilio de la ŝtato, do tiujare konsideriĝis ŝtata prezidantino de Svisio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]