Michelle von Treuberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michelle von Treuberg
en aprilo 2007, 14-jara
en aprilo 2007, 14-jara
Persona informo
Michelle von Treuberg
Naskiĝo la  9-an de novembro 1992(nun 1992-11-09) (31‑jara)
en Starnberg, Bavario, Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michelle von Treuberg - prononco [miŜEL fon TROJberk], naskiĝis la  9-an de novembro 1992(nun 1992-11-09) en Starnberg, Bavario, Germanio, do nun 31-jara - estas germana infana aktorino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Michelle von Treuberg aktore partoprenis en pluraj kinejaj kaj televidaj filmoj, unuafoje 12-jara en la televida filmo Dem Himmel sei Dank kaj en la televida serieto Speer und Er de 2005.

La unuan ĉefan rolon, tiun de knabino nomata „Sprotte“ [ŜPROte], ŝi en 2006, do en aĝo de 13 jaroj, kun la samaĝulinoj Paula Riemann, Lucie Hollmann, Zsá Zsá Inci Bürkle kaj Jette Hering havis en la kineja filmo Die Wilden Hühner pri grupo de kvin ekpuberantaj knabinoj, unua parto de filma trilogio. La saman rolon ŝi ankaŭ havis en la sekvajara dua parto de la trilogio, Die Wilden Hühner und die Liebe, kaj komence de 2009, ĵus 16-jariĝinta, en la tria parto, Die Wilden Hühner und das Leben. Poste en 2009 ŝi videblis en la unua epizodo de la krimfilma serio SOKO Köln. En somero 2001 ŝi pasigis sian abituran ekzamenon en la gimnazio de Starnberg.

Filmografii[redakti | redakti fonton]

  • 2005: Dem Himmel sei Dank (televida filmo)
  • 2005: Speer und Er (televida serieto)
  • 2006: Die Hochzeit meines Vaters
  • 2006: 'Die Wilden Hühner (Film)|Die Wilden Hühner
  • 2007: Die Wilden Hühner und die Liebe'
  • 2009: Die Wilden Hühner und das Leben
  • 2009: SOKO Köln (1-a epizodo: Nicht von schlechten Eltern)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]