Michelstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Michelstadt
Blazono
Michelstadt (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Michelstadt in ERB.svg
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Odenwald
Urborajtoj jes
Koordinatoj 49°41′N 09°00′O  /  49.683°N, 9°O / 49.683; 9 (Michelstadt)
Alto super la marnivelo 206 m
Areo 86,97 km²
Loĝantaro 16160 (stato 2013-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 06061, 06066 (Vielbrunn)
Poŝtkodo 64720, 63925 (Brunnthal)
Aŭtomobila kodo ERB
Oficiala kodo 06437011
Komunumestro Stephan Kelbert (senpartia)
Adreso de la administrejo Frankfurter Str. 3
64720 Michelstadt
Komunuma retejo www.michelstadt.de
v  d  r
Information icon.svg

Michelstadt estas historioplena urbeto en centra Germanio - en triangulo inter la urboj Darmstadt nordokcidente, Aschaffenburg nordoriente kaj Heidelberg sudokcidente. Fine de la jaro 2013 ĝi havis 16 160 loĝantojn. La urbo estas la plej granda komunumo de la distrikto Odenwald kaj situas en la distriktaro Darmstadt de la federacia lando Hesio. Ĉiuflanke ĉirkaŭas ĝin la arbaroriĉaj montoj de la mezmontaro Odenwald, kaj trafluas la rivereto Mümling. La same historioplena najbara urbeto Erbach troviĝas en distanco de malpli ol du kilometroj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Michelstadt havas pitoreskan malnovan urbon kun multaj mezepokaj trabfakaj domoj. Speciale menciindas - parte ene de la malnova urbo, parte en la ĉirkaŭaj arbaroj, la sekvaj konstruaĵoj:

  • La mezepoka urbodomo
la urbodomo

La trabfake konstruita urbodomo ekestis dum la jaro 1484 en malfrugotika stilo. Origine ĝi estis portita ĉiuflanke nur de kverkolignaj kolonoj, kaj en la libera spaco de la teretaĝo estis merkatejo. Poste la malantaŭan parton de la teretaĝo oni tamen fortikigis per ŝtonaj muroj, sed la antaŭaj du trionoj daŭre libere alireblas de la urbodoma placo. (Fama domo en la brazilia urbo Blumenau estas stila adopto de tiu konstruaĵo.)

  • La mezepoka urba fortikaĵo "Kellerei"

La urba fortikaĵo Kellerei [Keleraj] estas frumezepoka frankona konstruaĵo, poste ŝanĝita laŭ renesanca stilo. Ĝi estas integrita parto de la mezepoka urbomuro. Antaŭ la frua mezepoko tiuloke staris romiaj konstruaĵoj ĉe kruciĝo de du grandaj romiaj armeaj stratoj, tra kiuj transportiĝis provizoj por la fortikaĵoj gardantaj la limon de la romia imperio, malmultajn kilometrojn pli oriente. Atesto por la romia pasinteco estas statuo de la antikva dio Merkurio, enkonstruita en la restaŭrita "ŝtelista turo", kie mezepoke duonvivis malliberuloj.

  • La malfrugotika urba preĝejo

La urba preĝejo fine de la 14a jarcento konstruiĝis en loko apud la historia urbodomo, kie antaŭe staris pli eta kapelo de sankta Kiliano. La sonorila turo de la preĝejo ĝis 1970 estis hejmo por unu el la plej valoraj mezepokaj bibliotekoj de Germanlingvio, donaco de religia postenulo fine de la 14a jarcento. La biblioteko kun pli ol 1000 pezaj libregoj intertempe translokiĝis al halo de la postmezepoka rajdista poŝto. Antaŭ konstruo de la kapelo de sankta Kiliano tiuloke estis unue kela-ĝermana kultejo, kaj poste romia Midraso-sanktejo. Eta rojo, kiu preterfluis tie, ne nur donis akvon por la preĝeja baptobaseno, sed ankaŭ por la tuta resta mezepoka urbocentro.

  • La Baziliko Einhard
la Baziliko Einhard

La Baziliko en urboparto Steinbach estis konstruita de Einhard, la kronisto kaj konsilisto de la frankona reĝo Karolo la Granda. La preĝejo konstruita inter la jaroj 815 kaj 827 estas unu el malmultaj grandparte konservitaj konstruaĵoj de tiu epoko, kiun oni nomas karolinga. En la baziliko oni montris relikvojn de la kristanaj sanktuloj Petro kaj Marĉelino, kiujn ege religiema negocisto antaŭe ŝtelis el Romo. Al la baziliko pilgrimis malpli da kredantoj, ol oni antaŭe esperis, kaj post iom da jaroj Einhard kun sia edzino, filino de reĝo Karolo la granda, sed ankaŭ kun la du relikvoj, translokiĝis 50 kilometrojn norden al la hodiaŭa urbo Seligenstadt - ĉe rivero Majno inter Frankfurto kaj Aschaffenburg. La baziliko plurfoje trakonstruiĝis, kaj ekde la 17a jarcento pli kaj pli forgesiĝis, ĝis oni rekonsciiĝis pri la valoreco de la partoj ne jam detruitaj fine de la 19a jarcento.

  • Kastelo de la Grafoj de Erbach-Fürstenau en Michelstadt-Steinbach
la grafa kastelo en Michelstadt-Steinbach

La artikektura ensemblo de la kastelo montras ĉiujn konstruajn stilojn de la eŭropa mezepoko - de la romana stilo de la frumezepoka fortikaĵo ĉirkaŭita de akvofosaĵo nordflanke, tra la gotikaj skulptaĵoj kaj muroj, faritaj de konstruistoj de la Strasburga katedralo, kiuj gaste laboris en Steinbach, gix la renesanca stilo de la giganta pordega arko inter la du okcidentaj turoj de la kastelo. La kastela muelejo en la parko same estas renesanca, kaj aldoniĝas la baroka parka kasteleto, klasicisma kroma loĝ-domo kaj malfrubaroka oranĝejo. La grafo de Erbach-Fürstenau daŭre loĝas en la kastelo, krome en la periferiaj partoj vivas pluraj konataj artistoj.

  • Eksa romia banejo kaj armea fortikaĵo
ruinoj de terma banejo en romia fortikaĵo Würzberg

En la tuja proksimeco de la vilaĝeca urboparto Würzberg, ok kilometrojn oriente de la urbocentro, meze de arbara herbejo troviĝas la restoj de romia fortikaĵo, konstruita kiel parto de la fortikita limo de la romia imperio ĉirkaŭ la jaro 100 post Kristo. La fortikaĵo mem nur skeme rekoneblas laŭ teraj digoj tie, kie iam estis la muroj. Ĝia terma banejo tamen parte restaŭriĝis ĝis mura alteco de unu metro. Tiel eblas ekhavi impreson, kiel iam aspektis banejo de eta armea fortikaĵo - tiuloke deĵoris ĉirkaŭ 120 soldatoj.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Michelstadt havas partnerajn rilatojn al la urboj

Esperanto en Michelstadt[redakti | redakti fonton]

En la urbo troviĝas la sidejo de Esperanto-klubo, kiu kovras la tutan regionon de la mezmontaro Odenwald, kaj dum 2005 sep kilometrojn norde de Michelstadt en urbeto Bad König okazis la jara kongreso de Germana Esperanto-Asocio.

Ligoj[redakti | redakti fonton]