Michiel de Swaen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Michiel DE SWAEN (naskiĝis en Duinkerke la 20-an de januaro 1654, mortis en Duinkerke la 3-an de majo 1707) estis ĥirurgo kaj flandra sudnederlanda poeto. Dum la 17a jarcento li estis unu el la plej famaj flandraj poetoj. En 1687 li iĝis "princo" de la poeta ĉambro De Kersauwe kaj menciita estas ankaŭ lia membriĝo de la ĉambro Sint-Michiel en Duinkerke. Liaj poemoj estas ofte religiaj kaj supozigis influon de nordaj poetoj Jacob Cats kaj Joost van den Vondel. Krom tio, De Swaen verkis okazaĵajn versaĵojn kaj komedietojn. Kun la poetino Maria Petyt kaj verkisto-muzikologo Edmond de Coussemaker De Swaen estis une el la plej gravaj historiaj ekzempleroj en la nederlandlingva parolata kulturo en Francio.

La Franc-Flandra Michiel de Swaen-grupo estas nomita laŭ li.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Catharina
  • Mauritius
  • Andronicus
  • De gecroonde leersse (1688)
  • De menschwording (1688)
  • Het leven en de dood van Jesus Christus (1694)
  • Neder-duitsche digtkonde of rym-konst (ĉirkaŭ 1702)
  • De zedighe doot van Carel den Vijfden (ĉirkaŭ 1704)