Michigan Central Station

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michigan Central Station
stacidomo
fervoja stacidomo • eksa fervoja stacidomo [+]

Supermara alteco181 m [+]
Koordinatoj42° 19′ 43″ N, 83° 4′ 40″ U (mapo)42.328611-83.077778Koordinatoj: 42° 19′ 43″ N, 83° 4′ 40″ U (mapo)

ArkitektoReed and Stem

Estiĝodecembro 1913
Konsekro26-a de decembro 1913

Michigan Central Station (Miĉigano)
Michigan Central Station (Miĉigano)
DEC
Lokigo de Miĉigano en Usono

Map
Michigan Central Station

Vikimedia Komunejo:  Michigan Central Station [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Michigan Central Station (Michigan Central DepotMCS) ~ Miĉigena Centra Stacio estas grandega fervoja stacidomo en Detroit, Usono, konstruita de 1910 ĝis 1913, siatempe plej alta stacidomo de la mondo. Ĝi estas rezervita je monumenta protekto, sed jam ekde jarcentoj ĝi ne estas uzata.

Ĝi troviĝas en la Corktown-distrikto de Detroit, proksime al la Tiger-stadiono kaj la Ambassador Bridge, ĉ. 3,2 km sudokcidente de la interna urbo. Antaŭ la konstruaĵo troviĝas granda parko, la „Roosevelt Park”. Oni esperis, ke la konstruaĵo helpas la progreson de la ĉirkaŭo, sed tio ne okazis. La izolita, sed grandega (18 etaĝoj) konstruaĵo estas listigita ekde 1975 en „National Register of Historic Places”.

La stacidomo estis neniam eluzita kaj post disvastiĝo de la aŭtomobiloj, ĝi neglektiĝis. En 1967 okazis fermo de la ĉefenirejo, la stacidoma restoracio, vendejoj. En 1975 oni malfermis denove la ĉefenirejon kaj la atendejon, en la 1980-aj jaroj, la konstruaĵo estis multfoje vendita unufoje je malpli ol 80.000 $. Ekde 1996 ĝi estas posedaĵo de Controlled Terminals Inc.

La urba konsilantro decidis en 2009 pri malkonstruo de la stacidomo, sed civitana malobeo, protesto sukcese baris tion.

De 25 jaroj, la konstuaxjo estas loĝejo, ludejo por vandasloj, senhejmuloj, grafitiistoj, kaj bandoj. Krom tio, la ejo estas uzata por filmoj (Transformers, La insulo, Four Brothers kaj 8 Mile) kaj devinda ejo por eksterlandaj fotistoj (vidu ankaŭ Michigan Theatre).