Mickey Hargitay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mickey Hargitay
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1926 (1926-01-06)
en Budapeŝto
Morto 14-an de septembro 2006 (2006-09-14) (80-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per multipla mjelomo vd
Lingvoj hungaraangla vd
Ŝtataneco HungarioUsono vd
Subskribo Mickey Hargitay
Familio
Edz(in)o Jayne Mansfield vd
Infanoj Mariska Hargitay • Zoltan Hargitay vd
Profesio
Okupo filmaktoro • televida aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mickey HARGITAY (naskiĝis kiel HARGITAY Miklós ( 6-a de januaro, 1926, Budapeŝto, Hungario - mortis 14-an de septembro, 2006) estis hungardevena korpokulturisto, atingante sukcesojn en la 1950-aj, 60-aj jaroj.

Li estis originale ĉarpentisto, kiu fuĝis el Hungario en 1947 por neplenumi militservon. Li setlis en usona urbeto Cleveland, kie estis siatempe la plej granda hungara komunumo en Usono. Tie li laboris kiel akvomuntisto, sed pli poste ekprovis la korpokulturadon post modelo de Steve Reeves, en rolo de Herkules.

Li gajnis la titolon Mr. Universe (Sinjoro Universo) en 1955 kaj samjare ankaŭ la titolojn Mr. America kaj Mr. Olimpia.

La titolo kiel Mr. Universe malfermis pordojn al ŝobizniso. Li iĝis komence membro de "muskolhomo"-ŝoo de Mae West, tiel li renkontiĝis kun mirakla-brusta Jayne Mansfield, kiu estis siatempe konkuranto de Marilyn Monroe. Ili geedziĝis en 1958, kaj de ili naskiĝis tri infanoj. Ilia domo de Beverly Hills iĝis fama pro ties "rozkolora palaco" (planita de Hargitay) kaj kun la korforma naĝbaseno. Ili divorcis en 1964.

Li rolis en duarangaj hororofilmoj kiel Buĉmurdo en la deka strato (1957) kaj en la Ruĝa ekzekutisto (1965) kaj en spagetvesternoj kaj en erotikaj filmoj.

Lin surscenigis en 1982 Arnold Schwarzenegger en filmo pri Jayne (The Jayne Mansfield Story).

Mickey aperis en filmaj epizodoj de sia filino Mariska (Mariŝka) (Law & Order: Special Victims Unit).