Microsoft Windows

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de Vindozo 8 (2012)

Microsoft Windows (angla elparolo [ˈmaɪ.kɹoʊ.sɒft ˈwɪn.doʊz], en Esperanto Vindozo[Noto 1]Fenestroj) estas serio de plurtaskaj operaciumoj produktataj fare de Microsoft (en Esperanto Mikrosofto). Ili plejparte estas destinitaj por personaj komputiloj (PC) ekipitaj per procesoroj Intel-kongruaj; la kombinon de tiu ĉi aparataro kaj de Vindozo oni foje nomas Vintelo. Vindozo estas la plej vaste uzata operaciumo en la mondo. La nomo Windows (angle "fenestroj") venas de tio, ke la uzanto-interfaco montras la rulantajn aplikaĵojn kiel kvarangulajn fenestrojn.

Historio de Vindozo

La unua versio de Vindozo estis enkondukita en la jaro 1985, kiam ĝi ankoraŭ estis nura grafika uzantinterfaco por la tiam populara operaciumo MS-DOS. Ekde tiam aperis pliaj versioj. La unua vere disvastiĝinta estis la versio 3 (1990), ĉe kelkaj malnovaj komputiloj ankoraŭ estas uzata la versio 3.11 (1992). Poste apartiĝis Vindozo NT kiel jam memstara operaciumo, dume Vindozo 95 fariĝis pro la granda progreso ekde la lasta versio grava paŝo antaŭen. Per ĝia plibonigo aperis Vindozo 98, ankoraŭ nun sufiĉe vaste uzata operaciumo. Vindozo 2000 estis daŭrigo de la NT-serio. Kvankam ĝi enhavis kelkajn funkciojn prenitajn de la versioj naŭdekkelkaj, tiuj iĝis sekvitaj per eldono de Vindozo ME. Estis kreita surbaze de Vindozo 2000 en 2001 Vindozo XP; la serio naŭdekkelka estas ne plu disvolvigota. En 2006 estis eldonita Vindozo Vista, en 2009 Vindozo 7, en 2012 Vindozo 8 kaj en 2013 Vindozo 8.1, nune la plej lasta vindoza operaciumo.

Krome ekzistas ankoraŭ versio Vindozo CE por poŝkomputilo (en la angla 'PDA') kaj aliaj porteblaj aparatoj.

Microsoft Windows estas markonomo de la entrepreno Microsoft.

Versioj de Vindozo

Vindozo konsistas el multaj generacioj de produktoj kiujn oni povas klasifiki laŭ operaciuma medio:

16-bita medio

Lau fruaj versioj de Vindozo nur estis MS-DOS programoj, kiuj provizis grafikan uzantinterfacon inter la uzanto kaj la suba MS-DOS servoj, kiel servoj aŭ traktiloj por la klavaro, muso, dosiersistemo, kaj printiloj. Vindozo estis supera al MS-DOS, provizante grafikajn servojn, kaj normigante la fasadon de programoj verkitaj por Vindozo, anstataŭante nefacilajn komandliniajn interfacojn. Malsame al MS-DOS, Vindozo havis neprioritatan vicigilon por samtempa plurtaskado de pluraj programoj. Finfine, oni realigis programan sistemon de memor-regado, kiu permesis al la GUI ruligi programojn pli grandajn ol la disponebla memoro, aŭ la 64 k-bita MS-DOS limigo. Ekzemploj inkuzivas Vindozon 1.0 (1985) kaj Vindozon 2.0 (1987).

Hibrida 16/32-bita medio

Vindozo/386 utiligis 32-bitan protektan reĝimon en sia kerno kaj virtuala maŝino. Dum Vindoza seanco, ĝi ebligis virtualajn konektadojn por la disk-adaptilo, videokarto, klavaro, muso, ktp. Tiel, ĝi ebligis plurkaskadon de MS-DOS medioj per interrompa ŝanĝado inter la variaj taskoj. Vindozo 3.0 (1990) kaj Vindozo 3.1 (1992) plibonigis la serion, pro virtuala memoro kaj ŝarĝeblaj peliloj (VxD-oj) kiuj ebligis al multaj programoj uzi la samajn rimedojn. Plej grave, Vindozo ebligis al Vindozaj aplikoj funkcii en speciala sekcio de la memoro, kiu iomete protektis sin mem kaj aliajn programojn. Plie, Mikrosofto ankaŭ rekodis kritikajn operacierojn el C programlingvo al asembla lingvo, kiu malpligrandigis kaj rapidigis la kodon.

16/32-bita operaciumo

Pro la enkonduko de 32-bita dosieratingo en Windows for Workgroups 3.11, Vindozo ebligis finfine eviti DOS por dosiero-administrado. Pro tio, Vindozo 95 enkondukis « Longajn Dosiernomojn » kaj ebligis plenan 32-bitan operacion. MS-DOS tiam estis kunpakigita kun Vindozo, kiu ebligas iom da interoperacio. Tamen, iuj programoj el aliaj firmaoj ne funkciis kun la nova platformo. Ekzemploj el ĉi tiu serio estis Vindozo 95, Vindozo 98, kaj Vindozo ME.

Plena 32-bita operaciumo

Ĉi tiu serio estis farita por firmaecaj komputiloj sen MS-DOS. La unua eldono estis Vindozo NT 3.1 (1993) elektita por samigi la norman Vindozo-version de tiam, kaj superigi la versio-numeron de OS/2 2.1 de IBM. Ekzemploj de ĉi tiu serio estas Vindozo 2000 kaj Vindozo XP.

Sekureco

Dum multaj jaroj sekureco estis (kaj plu estas) grava malforteco de Vindozo. Pro la disvastigata uzado de Vindozo, multaj kodrompistoj celis Vindozajn sistemojn, anstataŭ la pli malofte uzataj operaciumoj kiel Linukso, Unikso, Mac OS X, ktp (kvankam, tiaj sistemoj neniam estas imunaj). Plejparte, ne-Vindozaj operaciumoj estis planitaj por plur-uzantaj kaj retokapablaj medioj, kaj ne havas multajn sekurecajn problemojn. Male, origine oni planis Vindozon por facila uzado sur unu-uzanta PC sen reta konektilo, kaj pro tio, sekurecaj funckioj ne estis enkonstruitaj ekde la komenco.

Iuj opinias, ke Vindozo estas atakata pli ofte ol la aliaj operaciumoj, ĉar ĝi estas la plej domina labortabla operaciumo. Aliaj, ke malbona programa strukturo igas ĝin facila celo. Mikrosofto publike agnoskis ĝiajn sekurecajn problemojn kun Vindozo, frue en ĉi tiu jarcento. Lau ĝia presa deklaro, Mikrosofto nun rigardas sekurecon kiel ĝian plej gravan farendaĵon. Proksimume ĉiumonate Mikrosofto eldonas (rete) sekurecajn flikilojn, kiuj aŭtomate meminstaliĝas, se la uzanto jam ebligis la funkcion Windows Update.

Vidu ankaŭ

Eksteraj Ligiloj

Piednotoj

  1. El Komputada Leksikono:

    Vindoz·o —
    Esperantigita nomo de Windows.

    Noto. Simono Pejno skribis en s.c.e. (1995-09-17):

    Eble interesas tio, kial mi persone ne skribas «Fenestroj», ja la vortecan tradukon el la Angla.

    Nu fakte, tiu Angla produktonomo Windows kaŭzas malgrandan dilemon por Esperanto. En la angla oni povas apliki substantivojn adjektive per simpla apozicio. Ekz-e Windows compatibility. Ĉe tio tute ne ĝenas ebla pluraleco de la adjektivigotaĵo. En Esperanto oni evidente ne povas fari la frazon «Fenestroj-a kongrueco». Je la plua ŝtupo: Windows compatibilty issues, oni tradukante devus tute reformuli la aferon al io simila al «gravaj temeroj rilate la kongruecon de Fenestroj». Aldone oni konsideru, ke la Angla gramatike plurala termino fakte uziĝas ununombre, kiel speco de kolektivo aŭ nevariigebla tuto. Ankaŭ la ebla termino «Fenestraro» ne tute kontentigas, ĉar tiu koncepto de areco iel malestas en la originalo.

    Ĉiuj ĉi pripensoj kondukis al la iom aŭdaca esperantigo «Vindoz/o».

    Evidente per tiu oni povas skribi: Vindozo, Vindoza, Vindozaĵo, Vindozulo, Vindoze kongrua, Vindozkongrua, Vindozliveranto, Vindoze ktp (…)

    Tamen tute aparte de tiuj logikaj tialoj la kvazaŭsufikso «-oz» ŝajnas al multaj komputilistoj tre konvena rilate al Vindozo ☺.

    Angle: Windows { ☺ Windoze, Microsloth Windows }
    Ruse: Винды

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara