Midland (Teksaso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Midland estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso, grandparte en la same nomata distrikto. La loknomo signifas: meza lando.

Situo de Midland en Teksaso kaj en la same nomata distrikto

Bazaj informoj

Interna urboparto de Midland
Panoramo en Midland

Geografio

Midland situas en la suda landparto de Usono, en la okcidenta parto de Teksaso.

Historio

Dum kunstruado de fervojo en 1881 oni konstruis stacidometon, kiu estis nomita pro ĝia centra loko inter Fort Worth kaj El Paso. En 1884 poŝto ekfunkciis kaj la loknomo oficialiĝis. En la sekva jaro Midland ricevis la taskon esti administrejo de distrikto. La stacidomo estis grava transporto-punkto por brutoj. En 1923 oni trovis nafton en la ĉirkaŭaĵo kaj la urbeto tuj iĝis administra centro de naftoesploro en la ĉirkaŭaĵo.

Trafiko

Midland havas internacian flughavenon. Ĉefvojoj kaj trajnoj kuras al El Paso kaj Dallas.

Klimato

Midland situas en senpluva stepa klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 10-25 °C. La varmo kulminas en junio kun iama mezurita rekordo 47 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun iama mezurita rekordo -24 °C. Jare pluvas po 371 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. Plej ofte pluvas en septembro, plej malofte januare.

Vidindaĵoj

Nubskrapulo por banko en Midland
  • muzeo pri petrolo
  • arta muzeo
  • muzeo pri aviadiloj
  • historia muzeo

Famuloj

Ĝemelurboj

Fontoj

Mapo pri Teksaso, kie estas trovebla Midland en la okcidenta parto de Teksaso