Mieczysław Albert Krąpiec
El Vikipedio
Mieczysław Albert Maria Krąpiec, (naskiĝis la 25-an de majo 1921 en Berezowica Mała (Ternopila provinco), mortis la 8-an de majo 2008 en Lublin) – katolika presbitero, dominikano, profesoro pri filozofio (tomasismo), teologo, humanisto, plurjara rektoro de KUL (Katolika Universitato de Lublin), kunkreinto de Lublina Skolo Filozofia, iniciatinto pri eldonado kaj prezidanto de la scienca komitato de Universala Enciklopedio de Filozofio.
Elektitaj publikaĵoj [redakti]
Lia scienc-esplora heredaĵo ampleksas pli ol 30 librojn, de kiuj pluraj estis tradukitaj en la anglan, francan kaj rusan, kaj ĉirkaŭ 400 laboraĵojn kaj artikolojn.
- Metafiziko
- Realismo de la homa ekkono
- Mi - homo
- Koncepto de leĝo
- Koncepto de lingvo
- Ĉe la fundamentoj kompreni kulturon
- Strukturo de ento. Karakterizaj elementoj de la sistemoj de Aristotelo kaj Sankta Tomaso (1963)
- Homo kiel persono
- La homa libereco kaj ĝiaj limoj
- La homo kaj la natura leĝo
- Aristotela koncepto de substanco
- Senco de la kristana kulturo
- Enkonduko al filozofio
- Je la kristana kulturo
- Je la kompreno de la mondo
- La homo en la kulturo
- Plenumi bonon. Felietonoj de la "Radio Maryja"
- Kion eksplikas filozofio?
- Filozofio en teologio
- Rekonkeri la realan mondon
- Kial malbono?
- Konsideroj pri la nacio