Mieczysław Augustyn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mieczysław Augustyn
Persona informo
Naskiĝo la 19-an de aŭgusto 1955
en Lipka
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato Adam Mickiewicz en Poznano vd
Partio Civitana Platformo
Profesio
Okupo politikisto vd
Senatano
Dum 8-a de novembro 2011
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mieczysław Augustyn (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1955 en la vilaĝo Lipka) estas pola politikisto, municipano, senatano de la 6-a, 7-a, 8-a kaj 9-a oficperiodoj, ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) ( [1]).

Biografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1978 li finis la Fakultaton pri Pola Filologio en la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano. En la jaro 1998 li akiris specialiĝon pri la organizado de la socia helpo en la Centro de la Disvolvo de la Sociaj Servoj ĉe la Ministerio pri Laboro kaj Sociaj Aferoj en Białobrzegi. Dum la jaroj 19781980 li laboris kiel instruisto en la Baza Lernejo n-ro 5 en Piła (legu: Piŭa), kaj de la jaro 1980 ĝis 1990 – kiel Direktoro de la Oficejo de la Katolika Asocio "Caritas" (Karitato).

Li estas kunfondinto, de la kreita en la jaro 1990, la Fondaĵo de Humana Helpo en Piła (nun: Asocio de Humana Helpo). Li proponis la ideon pri kreo de la Domo de Socia Helpo je la nomo de Johano Paŭlo la 2-a en Piła kaj li estis ĝia direktoro dum la jaroj 19902005. La kreo de la Nutraĵ-banko en Piła kaj Grandpolia Nutraĵ-banko (1966) estis lia iniciato. Li estis la prezidanto de la estraro de ambaŭ asocioj de ilia fondo. En la jaroj 19962005 li estis la estrarano de Pola Federacio de Nutraĵbankoj kaj estrarano de la Konvento de la Ŝtata Alt-Faklernejo je la nomo de Stanisław Staszic en Piła.

Dum la epoko de Pola Popola Respubliko li estis ano de la Patriota Movado por Nacia Renaskiĝo[2].

Dum la jaroj 19982005 li estis en la Urba Konsilantaro de Piła, kaj dum la jaroj 20022005 ĝia prezidanto.

Li estis vicprezidanto de la estraro de Asocio "Centro de la Volontula Servo" en Piła kaj de la Asocio PRO-SENIOR, kreita en la jaro 2001, kies kunfondinto ankaŭ ki estis, krome li estas Prezidanto de la Fondaĵo 500-jaroj de Urbo Piła, kreita en la jaro 2011.

Dum la parlamentanaj balotoj en la jaro 2005 kaj en la jaro 2007 kadre de Civitana Platformo li dufoje estis elektita en la balotregiono Piła kiel senatano. Same en la jaro 2011 reelektita kiel senatano sed nun en unumandata balotregiono akirante 60.565 balotvoĉojn[3].

En la Pola Senato de la 6-a elektoperiodo li estis prezidanto de la Komisiono pri Familio kaj Socia Politiko kaj Komisiono pri Regularo, Etiko kaj la Senatanaj Aferoj. Dum la Pola Senato de la 7-a elektoperiodo li estis same prezidanto de la Komisiono pri Familio kaj Socia Politiko kaj Komisiono pri Regularo, Etiko kaj la Senatanaj Aferoj.

Li apartenas al la partio Civitana Platformo.

Li estas edziĝinta, kaj havas tri infanojn.

Li denove estis kandidato de Civitana Platformo dum la balotoj por Pola Senato 2015 en la balotregiono n-ro 88 – distrikto Chodzieski, distrikto Czarnkowsko-Trzcianecki, distrikto Pilski, distrikto Wągrowiecki kaj distrikto Złotowski - kaj li estis elektita kiel senatano en la unumandata balot-regiono [4]. .

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li estas ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE). Al la PGAE apartenas i.a. Prezidanto de Eŭropa Komisiono de Pola Senato prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt (la prezidanto de PGAE), parlamentanino de Sejmo Ligia Krajewska (la vicprezidantino de PGAE), Vicprezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński, Vic-Prezidantino de Pola Senato Grażyna Sztark, Ĉef-ministro de Pola Registaro Włodzimierz Cimoszewicz, senatanoj: Roman Zaborowski, Andrzej Grzyb, Kazimierz Kleina, Stanisław Jurcewicz, Jan Maria Jackowski, Sławomir Preiss, tri aliaj geparlamentanoj de Pola Sejmo: Teresa Hoppe, universitata prof., poligloto kaj esperantisto Tadeusz Iwiński, alia poligloto kaj esperantisto d-ro Robert Biedroń ... kaj pluraj aliaj. Senatano Augustyn partoprenis la E-konferencon en Pola Senato kiu okazis la 17-an de oktobro 2012, li ankaŭ vizitis la E-ekspozicion "125 jaroj de Esperanto" kiu la saman tagon estis inaŭgurita en la Senato ([5], [6]). Jen ligilo al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE): ([7]) (en la pola). Senatano Augustyn kunlaboras kun esperantistino el urbo Wągrowiec Irena Grochowska kiu estas sekretario de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto kaj ĝuste ŝi konvinkis li aliĝi al PGAE en la oficperiodo 2012-2015 kaj de la jaro 2016, ili ambaŭ loĝas en la sama balotregiono n-ro 88 – distrikto Chodzieski, distrikto Czarnkowsko-Trzcianecki, distrikto Pilski, distrikto Wągrowiecki kaj distrikto Złotowski en Grandpolio.

Vidu[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.salon24.pl/u/fromage/510877,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto
  2. Wyznania świętego Augustyna. dzienniknowy.pl (15-a de marto 2006).[rompita ligilo]
  3. Serwis PKW – Wybory 2011
  4. Serwis PKW – Parlamentaj Balotoj 2015. Arkivita el la originalo je 2016-06-13. Alirita 2015-10-27.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-07-01. Alirita 2016-01-16.
  6. Esperanto en la Pollanda Senato (esperante) (HTML). La Balta Ondo. Alirita 2013-04-21.
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-01. Alirita 2013-04-21.