Miel Cools

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miel COOLS (15a de aprilo 1935) estas flandra kantisto kaj kabareta artisto. Oni lin foje nomas "La nestoron de la kabareta arto" en Flandrio.

Miel Cools naskiĝis en Herk-de-Stad. Li edziĝis al Jenny Nysten kaj havas kvar infanojn: Annemie, Veerle, Inge kaj Bert.

Li komencis sian karieron en la kabareta arto en 1954 kiel verkisto de studenta opereto De misbakken student [la misformita studento] (laŭ libreto de Roger Hendriks). Ekde 1960 li koncertis kun kantoj de Toon Hermans, Jules De Corte kaj aliaj, sed ne longe poste ankaŭ ekverkis propran muzikon je tekstoj de i.a. Jaak Dreesen kaj Louis Verbeeck. Konatoj kantoj de Miel Cools estas Boer Bavo kaj Houden van.

Je la 10a de oktobro 2004 oni festis en la kultura centro de Haselto la 50-jaran karieron de Miel. Ekde februaro 2005 li havas novan programon titolita "D'r was toch nog iets!!." Li estas akompanata je ĝi de la flandraj muzikistoj Jokke Schreurs (gitaro) kaj Ivan Smeulders (akordiono).

Eksteraj ligiloj