Mielkuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mielkukoj por donacado

Mielkukospica kuko estas formita kaj ornamita dolĉaĵo, pretigita el faruno, mielo (originale, nuntempe ofte per aliaj dolĉigaĵoj kiel inverta sukero, saĥarozo, amela siropo), lozigaj kaj aldonaj materialoj (spicoj por gustumado).

La mielkuko havas grandan dolĉaĵ-entenon, oni ne ŝveligas, sed lozigas la farunaĵon per bakpulvoro aŭ alia materialo. Ĝi estas longtempe konsumebla, enhavas facile digesteblajn fruktosukerojn.

Post kunknedo de la bazmaterialoj, oni ripozigas la farunaĵon, rulpremas, formas, bakas kaj superŝutas per diversaj kovraĵoj (sukero, ĉokolado).

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni pretigis kukojn kun mielo en Egiptio kaj Mezopotamio jam en la 3-a jarmilo a.K. Ĝi estis ŝatata dolĉaĵo en Romio; dum la mezepoko, oni pretigis ilin komence en la monaĥejoj (kiuj okupiĝis pri abelbredado), de kie ili disvastiĝis en la 13-14-a jc. en grandajn urbojn de Eŭropo.

Oni mencias en Nürnberg (1108) la mielkukistojn, kiuj poste, ĉefe ekde la 15-a jc., aperis dise en Eŭropo, kie la mielkukistoj fondis eĉ gildojn. Kun apero de la betosukero komence de la 19-a jc., la produktado de mielkukoj retiriĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]