Mielno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mielno

Blazono

Blazono
setlejo
Mielno (Pollando)
Mielno (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto distrikto Koszalin
Aglomeraĵo Ne estas
Koordinatoj 54° 15′ N, 16° 3′ O (mapo)54.2516.05Koordinatoj: 54° 15′ N, 16° 3′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 32 m
Areo 7,61 km²
Loĝantaro 2200 (en 2004)
Poŝtkodo 75-900, 75-902, 75-007, 75-016
Telefona antaŭkodo (+48) 94
Aŭtokodo ZK0
TERYT 76-032
Adreso de estraro ul. Bolesława Chrobrego 10
Poŝtkodo de estraro 76-032
Komunuma retejo http://www.mielno.pl
vdr

Mielno - ĝis la jaro 1945 germanlingve Groß Möllen - estas urbo de Pollando, kiu estas la administra centro de samnoma komunumo. Ĝi situas en la distrikto Koszalin de la provinco Okcidenta Pomerio, borde de la Balta Maro, kies sabla plaĝo konsistigas la nordan komunumolimon. Sude ĝi limas je la lago Jezioro Jamno (germane Jamunder See). La distrikta ĉefurbo Koszalin (germane Köslin) situas en distanco de 12 kilometroj sude, la same marborda urbo Kołobrzeg (germane Kolberg) en distanco de 35 kilometroj okcidente.

Laŭ la komunuma situo kompreneblas ke la loĝantoj je granda parto vivas el gastigo de turistoj. Interalie, en Mielno ekde la jaro 1976 okazas tradiciiĝinta printempa respektive frusomera esperantista renkontiĝo de dekdu tagoj, nomata Ĉebalta Esperantista Printempo. En junio 2013 la evento festis sian 35-an jubileon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Notoj[redakti | redakti fonton]