Miensimbolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grafika bildo de la miensimbolo

Miensimbolo estas kombino de tipografiaj signoj uzata por esprimi senton aŭ nuanci frazon je Interreto, babilejo, poŝtelefon-mesaĝumado (SMS) ktp.

Pluraj lingvoj uzas la vorton emoticon [emOtikon] ("emocia simbolo"), inter esperantlingvaj komputilistoj oni ĝin ofte simple nomas mieno, sed oni ankaŭ povas uzi la vorton emociikono (emocio + ikono).

Pro la fakto, ke multaj ne-lingvaj gestoj perdiĝas en ne-vid-al-vida komunikado, miensimboloj ekestis kaj evoluis dum la mallonga erao de Interreto.

La plej kutima miensimbolo estas: :-) Ĝi esprimas senton de gajo, ĝojo (rigardu ĝin klininte la kapon maldekstren por kompreni). Alia ofta mieno estas :-( kiu esprimas malan senton.

Tiuj apartenas al la tielnomataj plenaj mienoj, t. e. mieno konsistanta el almenaŭ 3 signoj. Neplenaj mienoj estas interalie :) kaj :(.

Iritiĝinte pro la bezono ĉiam kap-klini por ĝuste rigardi la signojn, iuj japanoj ekuzis Japanajn miensimbolojn, kiuj rekte "staras" kaj pli bone respegulas orient-azian esprimmanierojn. Ekzemploj estas: (^_^) "ĝojo" kaj \(^_^)/ "venkinteco, hura!".

En la rusa lingvo kaj en aliaj lingvoj de la eksa Sovetunio oni ofte uzas eĉ pli simplajn miensimbolojn, nome ) por ĝojo kaj ( por la malo, kiujn oni povas ripeti por plifortigi ilin. Ofte oni do uzas ))) aŭ (((.

Listo de oftaj kaj malpli oftaj miensimboloj

Jen kelkaj mienoj
Mieno Signifo
:-) Ĝojo, Gajo
:) -
:-)) Ĝojego
:-D Granda rideto
:'-) Feliĉo
:-( Malĝojo, malkontento
:( -
:-(( Malĝojego
:-> Moketanta rideto
;-) Amindumado (per palpebrumoj), indikumado, okulsigno
:'( Plorado
>:-( Furiozo
:-/ Eta malkontento ; dubo
Ne gravas
:-o Miro
:-O Granda miro
8-O grandega miro
:-] Stulteco
:-* Kiso
B-) Mi portas ŝirm-okulvitrojn.
8-) Mi portas okulvitrojn.
:-! Mi fum(em)as.
:-? Mi fum(em)as perpipe.
8:-) Mi portas har-banton.
:-)8 Mi estas ino.
:-):- Mi estas viro.
:-) Mi portas ĉapelon.
-) Mi portas tradician orient-aziecan kampar-ĉapelon.
:-)= Mi havas barbon.
}:-) Mi havas imponan hararon.
(:-) Mi ne havas multe da haroj.
:-[ Mi estas vampiro.
(-: Mi loĝas en suda duonsfero.
Mi estas maldekstrulo.
:-)* Mi estas esperantisto.
(8-)=* Mi estas Zamenhof.
;;;-)) Okulsignas BA4jo, t.e. la profilbildo de Beletra Almanako.

Origino

Je 1982, en komputila diskutejo ĉe Carnegie-Mellon University, oni rimarkis, ke ŝercaj rimarkoj estis miskomprenataj seriozaj. Oni ekproponis manierojn marki humuron aŭ ironion. Scott E FAHLMAN proponis la 19-an de septembro, 1982 ekuzi :-) kaj :-(. Je 2002, Jeff BAIRD laboregis por serĉi, ĉu tiu mesaĝo estis inter malnovaj ŝirmokopioj kaj teamo sukcesis rehavigi ĝin la 10-an de septembro.

Eksteraj ligiloj

Vidi ankaŭ

Babileja parolado
Ĉefaj artikoloj: Miensimbolo, Mallongigoj_uzataj_en_babilejo

Vidu ankaŭ la artikolon pri la SMS-slango