Migra ŝtonego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Migraj blokoj sidigitaj de glaĉero sur roka plataĵo.
Eratikaj ŝtonegoj en Frýdek-Místek el skandinavia ruĝa granito kaj gnejso

Migra ŝtonego, migra blokoeratika ŝtonego estas bloko de roko, kiu estis en glaciepoko transportita per glaĉero al longa distanco, kie ĝi estis post degelo de la glaĉero sidigita en geologie tute malsama medio. Tiu ĉi teorio aperis nur en la 19-a jarcento, ĝis tiu tempo ilia apero estis klarigata pro tutmonda diluvo, vulkana agado aŭ farado de diabletoj, ciklopoj kaj pluaj mitaj kreituloj.

La markigo devenas el la latina erare signifanta erarvagi.

La grandeco de la migraj blokoj atingas vice decimetrajn ĝis metrajn dimensiojn, la maso mezproksime de kelke da tunoj. La plej granda eratika ŝtonego, nomata Ŝtono de Triglav, estas konata el vilaĝo Tychy (Pollando). Ties perimetro estas 44 metroj, alteco preskaŭ 8 metroj kaj ties maso estas taksata je 1500 - 2000 tunoj.

Vidu ankaŭ