Migranta Plumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Migranta Plumo
Migranta Plumo
Migranta Plumo
Aŭtoro Julio Baghy
Eldonjaro 1929
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Hungarlanda Esperanto-Societo
Paĝoj 158
vdr

Migranta Plumo [1] estas poemaro kaj novelaro verkitaj de Julio Baghy. La 158-paĝa libro estas publikigita en Budapeŝto en la jaro 1929 fare de Hungarlanda Esperanto Societo. Dua eldono aperis en 2018 ĉe Ars Libri el Lublino.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La libro konsistas el poemoj, noveloj, kaj teatraĵoj. Inter la teatraĵoj estas la traduko de la mallonga teatraĵo Vinrikolto en Badaĉon, originale verkita en la hungara lingvo de Viktor Géza Lányi.

Jen la plena enhavo:

  • 8 poemoj:
    • Sentitola prologo (“Se venteg’ de l’ vivo muĝas,”)
    • Al kavaliroj de la paco (“Kavaliroj de l' Tutmonda Paco,”)
    • Printempa kanto (“Radioj ludas sur la bordo…”)
    • Febrosonĝa nokto (“Kiam la nokt' bruligas stelomeĉojn”)
    • Ŝiriĝis kordo (“Ŝiriĝis kord’ de l’ kora lir’ hodiaŭ”)
    • Dormu, mia kor‘ (“Onde onda ringo, ringe ringa ondo”)
    • Mia amo (“Entomba sento estas mia am’”; kanto, laŭ muziko de Mihaelo Sároŝi)
    • Al filoj de Kaino (“Filoj de Kaino kun la stigmo,”)
  • 9 noveloj:
    • Feodor Nikolaeviĉ Felŝov
    • Nigra kristnasko
    • Nur nature!
    • Praktika instrumetodo
    • La ŝuflikisto
    • Fraŭlino Degel
    • La ombro de l’ patro. Subtitolita: “El Taglibro de Frenezulo”
    • Sinjoro Melonkapo
    • Zumas la samovaro
  • 3 teatraĵoj:
    • Samumo
    • Vinrikolto en Badaĉon (tradukaĵo)
    • En maskobalo

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Poemoj kun prozoj, originalaĵoj kun tradukaĵoj alternas multkolore. La majstra formosento de Baghy ĉiam nove surprizas. Ĉiu poemo estas kvazaŭ muzikaĵo. La kutima interesa rakontmaniero, la bela, eleganta stilo kaj esprimriĉeco ne mankas ankaŭ ĉe ĉi tiuj rakontoj. 
— 1930, Rózsi Göndör, Hungara Heroldo, n-ro l
Citaĵo
 Kolekto de tekstoj kies plimulto jam aperis en diversaj gazetoj. Ĝi estas mozaiko kies ŝtonoj hazarde apudmetitaj brilas ĉiu por si, se mankas la unueco trovebla en romanoj kaj poemaroj antaŭe verkitaj de l' sama aŭtoro, oni ĉiam plezure retrovas lian facilan, fluan, elegantan lingvon ĉiam lerte alfarita al traktata temo. 
— 1929, Historio de Esperanto II, paĝo 688

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto, Historio de Esperanto (Léon Courtinat) kaj ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, paĝo 95

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]