Migremiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Migremiĝo estas termino uzata pri la malkvieta kondutado de migrantaj birdoj ĉe la komenco de ilia normala migra periodo. Ĝi montriĝas kiel plia aktiveco, unuavice moviĝemo, jam antaŭ ol ili ekflugas al la loko celata en la koncerna sezono kaj povas ŝajni maltrankvileco. Migremiĝi povas ankaŭ aliaj bestoj, kiuj regule translokas sin al pli favora vivejo je ŝanĝiĝo de sezono.

Notu, ke en pluraj lingvoj, la scienco pri bestokonduto (etologio) uzas por la fenomeno migremiĝo la Germanan ĉi-sciencan fakterminon Zugunruhe, kunmetitan el Zug = tiro, tiriĝo, tiraĵo, vagonaro, konvojo — tamen ĉi-okaze kun la signifo — birda aŭ alibesta migrado kaj Unruhe = malkvieto (Ruhe = kvieto, trankvilo).

Eĉ enfermitaj kaj ne kapablaj vere ekmigri, migrobestoj montras similan konduton komence de sia migrosezono. Observante la moviĝadon kaj dormokutimojn[1][2] en tia kaptiteco, eblas studi la sezonajn ciklojn de migrado.

Studoj pri enfermitaj birdoj montris, ke migremiĝon estigas unuavice internaj ŝanĝoj en la funkciado de la hormona glandaro. Tiuj kaŭzas ankaŭ aliajn ŝanĝojn ol nur la migreman konduton: ekzemple aktiviĝas grasiĝo de la korpo, kio signifas rezervan energion por la baldaŭa migrado. La jara ciklado de la hormona sistemo estas parte sendependa de eksteraj ŝanĝoj, kaj tial migremiĝo videblas ankaŭ en fermitaj kaĝoj[3]. Sed eblas konstati ankaŭ influojn de la natura ĉirkaŭaĵo, unuavice de lumokvanto, t.e. tagolongo[4].

Oni ĝenerale kredis, ke la fenomeno migremiĝo troviĝas nur ĉe migrantaj specioj, tamen studo pri rezidemaj specioj montris etnivelan migremiĝon kun ĉi-cela aktivado. Tio supozigas, ke la endogenaj mekanismoj por migrada konduto eble ĉeestas en rezidemaj specioj.[2] Pliajn indikojn pri endogenaj programoj por migrokonduto liveras la observado, ke la nombro da noktoj kun montrata migremo fare de enkaĝaj migruloj ŝajnas respondi al la respektiva migrada distanco.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rattenborg NC, Mandt BH, Obermeyer WH, Winsauer PJ, Huber R, et al. (2004): "Migremiĝa sendormeco ĉe la blankakrona emberizo (Zonotrichia leucophrys gambelii)" (en la Angla).
  2. 2,0 2,1 Helm, B.; Gwinner, E. (2006). "Migratory Restlessness in an Equatorial Nonmigratory Bird.", gazeto : PLoS Biol., volumo : 4, numero : 4, paĝoj : e110. COI:10.1371/journal.pbio.0040110
  3. Peter Berthold: Vogelzug. Eine aktuelle Gesamtübersicht. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 2008; Superrigardo pri migrado de birdoj, en la Germana.
  4. Yokoyama K & DS Farner (1978). "Induction of Zugunruhe by photostimulation of encephalic receptors in white-crowned sparrows", gazeto : Science, volumo : 201, numero : 4350, paĝoj : 76. COI:10.1126/science.566467 Pri estigo de migremiĝo stimulante cerbajn lumsentilojn de blankakrona emberizo, en la Angla
  5. Gwinner, Eberhard (1977). "Circannual rhythms in bird migration.", gazeto : Ann. Rev. Ecol. Syst., volumo : 8, numero : 1, paĝoj : 381–405. COI:10.1146/annurev.es.08.110177.002121