Migrobirdoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gruoj dum komuna migro inter la sezonaj vivejoj

Migrobirdoj estas la birdoj, kiuj dum diversaj sezonoj de la jaro vivas en diversaj regionoj. Ĉiujare sur la tero laŭ taksoj 50 miliardoj da migrobirdoj flugas grandajn distancojn inter la diversaj sezonaj hejmoj, inter ili proksimume 5 miliardoj inter Eŭropo (somero) kaj Afriko (vintro).

Distancoj

La mildaj someroj, sed klimate malfavoraj vintroj ekzemple en Mezeŭropo igas multajn birdojn pasigi la someron tie, sed por la vintro flugi al la pli varma Sudeŭropo respektive Nordafriko - ornitologoj nomas tiajn distancojn "mallongaj". Aliaj birdoj eĉ alternas inter someroj en Eŭropo kaj vintroj en Sudafriko - kio por ornitologo konsidereblas "longa distanco". Aliflanke multaj birdoj el Skandinavio kaj Siberio ĉiujare flugas al Mezeŭropo, por tie pasigi la vintron. Ekzemple multaj arktikaj akvobirdoj dumvintre vivas ĉe la germana kaj nederlanda bordo de la Norda Maro kaj la kilometroj de la rivero Rejno inter Kolonjo kaj la maro. Ankaŭ multaj kantobirdoj el norda kaj orienta Eŭropo serĉas iom pli da varmo en la kontinentaj partoj de meza kaj okcidenta Eŭropo. Dum siaj parte plurmilkilometraj flugoj la birdoj orientiĝas inter alie pere de percepto de la tera magnetismo kaj laŭ stelaj konstelacioj.

Krom la somere milde varma klimato en la pli nordoj partoj de la norda hemisfero de la tero (respektive la pli sudaj partoj en la suda hemisfero...) kaj la tiusezone tamen sufiĉa akvoprovizo, la tiam longaj tagoj en la someraj vivoregionoj donas sufiĉe da tempo por la serĉado de nutraĵo kaj la tiusezona kreskigo de la birdaj idoj.

Dosiero:Migrobirdoj Hassloch.jpg
kolektiĝo de migrobirdoj dum aŭtuno, antaŭ la ekflugo suden, en Hassloch (Germanio)

Vidu ankaŭ

Atlantika marborda dezerto