Miguel Mihura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Miguel Mihura Santos, estis fama hispana dramaturgo, verkisto kaj ĵurnalisto, (1905 - 1977).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Madrido la 21an de julio de 1905. Lia patro estis aktoro kaj teatra entreprenisto. La juna Mihura forlasis sian studadon por dediĉi sin al desegno en humoraj revuoj kiel Gutiérrez, Buen Humor kaj Muchas gracias (vortoludo inter “Tutkore dankon” kaj “Amaso da spritaĵoj”. Tie li ekkonis aliajn humoristojn kiel Tono, Enrique Jardiel Poncela kaj Edgar Neville. Li estis unu el la fondintoj de humoraj revuoj kiel La Ametralladora (La mitralol) kaj La Codorniz (La koturno). Kvankam li ekverkis antaŭ la intercivitana milito, lia eksukceso estis malfrua, ĉar li premierigis regule nur post la 50aj jaroj.

Verko[redakti | redakti fonton]

Li eniris en la teatran mondon per Tres sombreros de copa (Tri cilindraj ĉapeloj), verkita en 1932 kaj premierita post dudek jaroj, komedio konsiderata unu el la majstroverkoj de la humura teatro. Ĝia elstara eco baziĝas sur la fakto, ke spite la absurdeco da la situacioj eblas mesaĝi pri serioza temoj, kiaj povus esti la individua libereco kaj la burĝaj rutino kaj subpremo.

La temo de libereco aperos ankaŭ ĉe ¡Sublime decisión! (Superega decido!, 1955), Mi adorado don Juan (Mia adorata don Juan, 1956) kaj La bella Dorotea (Belulin’ Dorotea, 1963), kvankam ekde diversaj vidpunktoj. En la unua, oni parolas pri la emancipigo de virinoj fine de la 19-a jarcento. En la dua, oni incitas la spektanton vivi marĝene de strikta kaj konvencia socia regularo. En la lasta, oni respegulas la konfrontiĝo de Dorotea kontraŭ mizerkora kaj krudela socio.

Post la 1950-aj jaroj iom evoluas la verkado Mihura: satiro superegas super humoro. Tio jam aperas en El caso de la señora estupenda (La kazo de la belega sinjorino, 1953) kaj firmiĝas ĉe A media luz los tres (Duonlume kaj triope).

Miguel Mihura renovigis la hispanan komikan teatron per sia facileco en vortoludoj kaj absurda pelmelo. Ĝis hodiaŭ pretervivis sukcese teatraĵoj kiel Ni pobre ni rico, sino todo lo contrario (Nek riĉa nek malriĉa, sed tute male, 1943), A media luz los tres (1953), Melocotón en almíbar (Persiko en siropo, 1958), Maribel y la extraña familia (Maribel kaj la stranga familio, 1959), La bella Dorotea (1963), Ninette y un señor de Murcia (Ninette kaj murcia sinjoro, 1964) kaj La decente (Deculin’, 1968), policeca komedio.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Tres sombreros de copa (1932)
  • Sublime decisión (1955)
  • Mi adorado Juan (1956)
  • Melocotón en almíbar (1958),
  • Maribel y la extraña familia (1959)
  • Ninette y un señor de Murcia (1964)
  • Sólo el amor y la luna traen fortuna; La Decente(1968).

Verkaro kunlabore[redakti | redakti fonton]

  • ¡Viva lo imposible! (1939),
  • Ni pobre ni rico, sino todo lo contrario (1943)
  • El caso de la mujer asesinadita (1946).
  • Bienvenido, Mister Marshall (1953)