Miguel Sancho Izquierdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Miguel Sancho Izquierdo
Persona informo
Miguel Sancho Izquierdo
Naskiĝo 17-an de junio 1890 (1890-06-17)
en Calanda
Morto 16-an de decembro 1988 (1988-12-16) (98-jaraĝa)
en Zaragozo
Tombo Torrero Cemetery vd
Lingvoj hispanaEsperanto vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Zaragozo vd
Familio
Infanoj Francisco de Asís Sancho Rebullida vd
Profesio
Okupo esperantistopolitikisto • universitata instruisto • eseisto • verkistojuristoprofesoro vd
Aktiva en MadridoZaragozo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miguel SANCHO-IZQUIERDO (calanda 1890 - mortis la 2-an de decembro 1988 en Zaragoza, Hispanio) estis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Profesoro pri la filozofio de la juro, li oficis kiel rektoro de la Universitato de Zaragoza de 1941 ĝis 1954 kaj poste kiel ĝia honora rektoro. Pluraj aliaj universitatoj, kune kun la hispana ŝtato, distingis lin per honoraj titoloj kaj diplomoj.

Esperanton li eklernis en 1908, partoprenante la postan jaron en la 5-a Universala Kongreso en Barcelono. Sian plej aktivan periodon en la movado li eniris en 1963, kiam oni elektis lin prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio; sub lia egido la landa movado, iam subpremita sub la reĝimo de Franco, sukcesis reorganizi sin ĝis la okazigo de Universala Kongreso en 1968, kun la generalo kiel Alta Protektanto. De post 1969 Miguel Sancho-Izquierdo estis la Honora Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio.