Miguel de Cervantes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miguel de Cervantes
Miguel de Cervantes
Miguel de Cervantes
Persona informo
Miguel de Cervantes Saavedra
Naskonomo Miguel de Cervantes Saavedra
Naskiĝo la  29-an de septembro 1547(nun 1547-09-29)
en Alcala de Henares[1]
Morto la 23-an de aprilo 1616 (68‑jara)
en Madrido
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per duatipa sukera diabeto vd
Tombo convent of the Barefoot Trinitarians vd
Religio katolika eklezio vd
Nacieco Hispana
Etno Hispanoj vd
Lingvoj meza hispana lingvo • hispana vd
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio vd
Alma mater Q5849846Universitato de Salamanko vd
Subskribo Miguel de Cervantes
Memorigilo Miguel de Cervantes
Familio
Patro Rodrigo de Cervantes vd
Patrino Leonor de Cortinas vd
Edz(in)o Catalina de Salazar y Palacios vd
Amkunulo Ana de Villafranca y Rojas vd
Infanoj Isabel de Saavedra vd
Profesio
Okupo Verkisto
Laborkampo beletro • literaturoteatro • militaj aferoj vd
Aktiva dum 15851616
Verkado
Ĝenroj Romano
Verkoj La Laboroj de Persiles kaj Segismunda (1613)
Don-Kiĥoto el Manĉo (1615)
Ekzemplaj romanoj (1617)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miguel de CERVANTES Saavedra [miGEl de zerBANtes saaBEdra], en esperanto Cervanto[2] (naskiĝis la 29-an de septembro 1547 en Alcala de Henares (kvankam estas pruvoj, ke li povintus naskiĝi en Alcázar de San Juan), mortis la 23-an de aprilo 1616 en Madrido[3]) estis hispana verkisto kaj soldato.

Li estas tutmonde konata kaj fama ĉar estis aŭtoro de la ankaŭ fama verko "El ingenioso hidalgo Don Quixote de la Mancha" ("La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo"), kun multajk kritikistoj priskribis kiel la unua moderna romano kaj unu el plej bonkvalitaj verkoj de la universala literaturo, plej verŝajne la plej eldonita kaj tradukita libro de la historio, superita nur de la Biblio.[4] Oni donis al li la kromnomon «Príncipe de los Ingenios» (princo de la ingenioj).[5]

Vivo

Turo de la preĝejo Sankta Maria la Plejgranda de Alcalá de Henares, kie estis baptita Miguel de Cervantes. Ĝi rezultis detruita en incendio dum la Hispana Enlanda Milito.

Ekde la 18-a jarcento oni supozas, ke Miguel de Cervantes naskiĝis en Alcala de Henares[3], kie li estis, laŭ konservita dokumento, baptita. Ne certa estas la preciza naskiĝdato. sed lia persona nomo Miguel (= Mikaelo) supozigas, ke li naskiĝis je la nomfesto de Sankta Mikaelo, la 29-a de septembro, ĉar estis kutimo nomi infanojn laŭ la sanktulo de ilia naskiĝtago. La bapto okazis la 9-an de oktobro 1547.

La gepatroj de Cervantes estis Rodrigo de Cervantes (1509–1585) kaj Leonor de Cortinas, pri kiu oni apenaŭ oni scias detalojn. La patro ja estis kuracisto, sed pli simila al aktuala flegisto ol al aktuala doktoro kun medicinaj studoj, kiu fakte estis ekde infanaĝo ege surda, pro kio la filoj kutime akompanis lin al kuracado kiel interpretistoj; Krzysztof Sliwa aportas dokumenton laŭ kiu oni scias, ke Miguel de Cervantes almenaŭ unufoje utilis kiel interpretisto de sia patro; don Rodrigo ne povis sekvi formalajn studojn pro sia surdeco kaj la karaktero moviĝema de sia familio, portis ĉiujn al Kordovo, Sevilo, Toledo, Cuenca, Alcalá de Henares, Guadalajara kaj Valladolid, almenaŭe; tamen li lernis kirurgion el la patrinflanka kordova avo kaj el duonpatro, ankaŭ kuracisto, kiu sucekdis al tiu, sen kalkuli kun oficiala titolo. Kuracisto estis tradicia metio de judoj kaj novkristanoj. Laŭ Américo Castro, Daniel Eisenberg kaj aliaj cervantistoj, Cervantes posedas novkristanan praularon ambaŭflanke. Male Jean Canavaggio asertas, ke tio ne pruviĝis, kaj komparas tiun situacion kun la certaj dokumentoj kiuj apogas tian praularon sendube ĉe Mateo Alemán; ĉiukaze la familio Cervantes estis tre bone konsiderata en Kordovo kaj plenumis tie kaj apude gravajn postenojn. Pri la patro krome oni scias, ke estis monatojn enprizone pro ŝuldoj kaj ke havis financajn problemojn.

Cervantes havis ses gefratojn: Andrés, Andrea, Luisa, kiu iĝis monaĥino, Rodrigo, kiu akompnais Miguel en malliberiga tempo ĉe Nordafriko, Magdalena kaj Juan.

Oni scias malmulte pri la studoj fare de Cervantes, eble en Valladolid, KordovoSevilo, sed plej verŝajne ne en universitato kaj eble ja ĉe jezuitoj, ĉar aperas priskribo de ties lernejoj en la romano El coloquio de los perros (la hunda parolado). En 1566 li ekloĝis en Madrido kaj laboris kiel helpanto por Juan López de Hoyos, kiu en sia libro pri reĝino Isabel de Valois publikigas du poemojn de Cervantes, "nia kara kaj amata lernanto", nome la plej fruaj verkoj de Cervantes. Tiuepoke plaĉis al li multe teatro ekzemple la ludoj de la teatraĵoj de Lope de Rueda.

Veturo al Italio kaj la batalo de Lepanto

La batalo de Lepanto.

En 1569 li ŝajne devis fuĝi el la lando; eble ĉar oni akuzis lin pri duelo. Ekzistas reĝa arestigilo de reĝo Filipo, kiu ordonas aresti Miguel de Cervantes. Ne estas certe, ĉu temas pri la sama persono, sed la arestigilo povas klarigi, kial Cervantes forlasis Hispanion.

Ekde tiam Miguel de Cervantes vivis tre aventuran vivon. Fuĝante de la hispana justico, li en la jaro 1569 venis unue al Romo kaj poste en la hispanan mararmeon. En 1571 li kiel marsoldato partoprenis la marbatalon de Lepanto, dum kiu oni kripligis lian maldekstran manon. Post pliaj jaroj en la mararmeo, en 1575 alĝeraj korsaroj kaptis kaj forportis lin kaj lian fraton Rodrigo al Alĝero. Pro rekomendleteroj, kiujn li portis, la korsaroj pensis lin gravulo kaj postulis 500 monerojn orajn por lia liberigo. Kvin jarojn poste, la 19-a de septembro de 1580, oni liberigis lin post la pago de la 500 moneroj oraj kaj post pluraj malsukcesaj forkuraj provoj de li. Kredeble kiel sklavo en Alĝero Cervantes komencis verki sian romanon La Galatea.

Reveninte al Hispanio, Cervantes komencis verki teatraĵojn, sed sen granda sukceso. Li laboris i.a. kiel impostokolektisto, sed estis kondamnita pro fraŭdo kaj devis pasigi plurajn jarojn en malliberejo. Ĉar laŭ akuzo li defraŭdis posedaĵojn de la katolika eklezio, li estis ekskomunikita. Ŝajne en la malliberejo li komencis sian plej faman verkon "El ingenioso hidalgo Don Quixote de la Mancha" ("La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo"), kies unua parto aperis fine de la jaro 1604. La duan parton li publikigis dek jarojn poste, en januaro 1615.

Morto kaj sekvo

Kvankam la romano pri Don Kiĥoto portis al Cervantes la deziritan sukceson, li perdis la gajnitan monon kaj mortis kiel malriĉulo en Madrido. Lia registrita mortodato estas la sama kiel tiu de William Shakespeare, la 23-a de aprilo 1616. Tial la 23-a de aprilo estis de Unesko deklarita Internacia Tago de la Libro, kvankam ĝi estis la tago de la entombigo, ne de la morto de Cervantes, kiu mortis jam la 22-an de aprilo[6]. Ĉiuokaze la du poetoj mortis ne en la sama tago, ĉar tiutempe Hispanio jam uzis la gregorian kalendaron, sed Britio ankoraŭ la julian kalendaron.

Cervantes estas konsiderata la plej grava aŭtoro en la hispana lingvo ("la lingvo de Cervantes"). La hispana registaro fondis la instituton Cervantes por diskonigi la lingvon kaj premio Cervantes por honori beletristojn.

Verkoj

Noveloj kaj romanoj

Teatraĵoj

  • Comedia del cerco de Numancia (komedio pri la sieĝo al Numantio)
  • Ocho comedias y ocho entremeses nuevos nunca representados (1615)
  • Los tratos de Argel
  • El gallardo español
  • La gran sultana (la granda sultanino)
  • Los baños de Argel (la alĝeraj banejoj)

Tekstoj en Esperanto

Miguel de Cervantes (Retratos de Españoles Ilustres, 1791).
  • "Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono : 5 ĉapitroj" / Trad. Frederic Pujulà i Vallès. – 2. eld. - Berlin ; Dresden: Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel, 1924. – 55 p. – (Esperanta Biblioteko Internacia ; 5)
  • "Du junaj fraulinoj ; Korneliino : du noveloj el la bonekzemplaj" / Trad. de Julio Mangada Rosenörn. – Madrid: Torrent, 1927. – 70 p. – (Hispana Esperanto-biblioteko)
  • El curioso impertinente: "La malprudenta scivolulo : 33-a, 34-a kaj 35-a ĉapitroj de la verko `Don Kiĥoto´" / El la hispana originalo trad. Luis Hernández Lahuerta. – Valencia: Hernandez, 1955. – 55 p

Rete legeblaj verkoj en Esperanto

Literaturo

  • Miguel de Cervantes (Modern Critical Views) / red. Harold Bloom., 2005
  • Cervantes' Don Quixote: a casebook / red. Roberto González Echevarría., 2005
  • The Cambridge companion to Cervantes / red. Anthony J Cascardi., 2002
  • Cervantes's Don Quixote (Modern Critical Interpretations) / red. Harold Bloom., 2001
  • Critical essays on Cervantes / red. Ruth S El Saffar., 1986
  • Cervantes; a collection of critical essays / red. Lowry Nelson., 1969
  • Cinco personajes fugaces en el camino de Don Quijote / Giannina Braschi; Cuadernos hispanoamericanos, ISSN 0011-250X, Nº 328, 1977, paĝoj 101–115.

Notoj kaj referencoj

  1. Tamen, ekzistas pruvoj, ke li povintus naskiĝi en Alcázar de San Juan
  2. PIV
  3. 3,0 3,1 Jean Canavaggio. Cervantes en su vivir Biografio en la portalo de Miguel de Cervantes Saavedra de la virtuala biblioteko Miguel de Cervantes (hispane). Alirita 2013-04-01.
  4. Francisco Pérez de Antón Miembro de número de la Academia Guatemalteca de la Lengua, corresponsal de la Real Academia Española, La lección moral de Cervantes http://asale.org/ASALE/pdf/AGL/FranciscoPerezdeAnton.pdf decembro de 2004.
  5. Agencia Bolivariana de Noticias - 29/09/06
  6. Jean Canavaggio. Cervantes en su vivir. Agonía y muerte Biografio en la portalo de Miguel de Cervantes Saavedra de la virtuala biblioteko Miguel de Cervantes (hispane). Alirita 2013-04-01.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara