Miguelito Cuní

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miguelito Cuní, vera nomo Miguel Arcángel Conill Conill (naskiĝinta la 8-an de majo 1917 je Pinar del Río en Kubo; mortinta la 13-an de marto 1984 en Havano), estis kantisto de kuba muziko . Estis unu el la voĉo emblemaj por la kuba sono de la 1940-aj ĝis 1960-aj jardekoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Miguelito Cuní naskiĝis en Pinar del Río, la provinco plej okcidenta sur la kuba insulo, en la sino de modesta familio. Dum sia lerneja epoko li sindediĉis al la praktikado de laboretoj por subteni la vivtenon de sia familio. En 1932, en la aĝo de dek kvin jaroj, li komenciĝis kiel kantisto en la muzikgrupo "Los Carameleros". Ene de mallonga tempo li fariĝis kantisto de Septeto Lira, de Septeto Caridad kaj de aliaj grupoj de sia provinco.

Ekde 1938, jam en Havano, fariĝis parto de la ensemblo de Arsenio Rodríguez kaj laboris ankaŭ aktive kun la orkestroj “Melodías del 40” kaj „Arcaño y sus Maravillas“, per kiuj li surdiskigis kaj prezentis vive kaj en la radio. Dum la kvardekaj jaroj li disvolvis intensan vivon artistan, vivis du jarojn en Panamo kaj en 1949 li translokiĝis al Novjorko, kie li direktis la orkestron de trumpetisto Félix Chappottín. Li kunlaboris kun simboluloj de kuba muziko kiel Beny Moré kaj vojaĝis en 1956 al Karako por labori kun la “Bárbaro del Ritmo”, kun la ensemblo “La Tribu”. En la jaro 1960 li reiris al Novjorko, kie li diversloke koncertis, inkluzive en la fama “Palladium “.

Li revenis al Kubo en 1966, kie li fondis sian propran ensemblon. Li partoprenis en la filmo "Nosotros, la música" kaj aliaj dokumentaj filmoj. Kelkaj el la melodioj, kiuj per lia voĉo populariĝis, estis Con maña se rompe, No hay amor sin caridad, Viejo Socarrón, Nos estamos alejando, Canallón, Quimbombó, Yo sí como candela, Ay qué Canuto, Ya tú ves campeón, Cuento na' ma, Mi son, mi son, mi son, Alto Songo, Canto al monte, Cuchillo para la piña cubana, Sacando palo del monte, Camina y prende el fogón, Rompe Saragüey, Convergencia, La protesta de Baraguá, Todos bailan con la guajira, Cárdenas, Guachinango, El carbonero kaj aliaj. La plej multajn el ili li surdiskigis kun la ensemblo Chappottín y sus Estrellas, grupo kun kiu li akiris grandan konatecon kaj en kiu li kantis ĝis sia morto je la 13-a de marto 1984 en la Malsanulejo Hermanos Ameijeiras je Havano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]