Mihály Almási
Mihály Almási [mihAj almAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Almási Mihály estas hungara baptista pastro, profesoro.
Mihály Almási [1] Arkivigite je 2014-09-13 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis en 1945 en Kiskunhalas.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Mihály Almási abiturientis en Kecskemét.poste li plulernis en la baptista teologia akademio en Budapeŝto ĝis 1969 Li ricevis diplomon en 1976 en Debrecen en la kalvinana teologia akademio. Ekde 1973 li estas baptista pastro. Li doktoriĝis pri teologio en 1981, pri filozofio en 1998. Li estis pastro
- inter 1968–1974 en Noszvaj
- inter 1974–1982 kaj 1986-2001 en Szigetszentmiklós
- inter 1982–1986 en Cleveland
- inter 2001–2011 en Pesterzsébet
- ekde 2011 en Dömsöd.
En 1981 li ekinstruis en la teologia akademio en Budapeŝto. Inter 1982-1986 li estis pastro en Ohio, dume en 1984 li esploris en universitato en Usono. En 1996 lia gasto estis Jimmy Carter, kiu konstruis domojn en Vác.
Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
La debuta libro aperis en 1976, poste li verkis pli, ol 10 librojn (parte en Hungario, parte en Usono).
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2014-09-13 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2014-09-13 per la retarkivo Wayback Machine