Mihály Fazekas
El Vikipedio
Mihály FAZEKAS [mihAj fazekaŝ], hungare Fazekas Mihály estis hungara poeto kaj botanikisto.
Skulptaĵo pri Mihály Fazekas kaj Sámuel Diószegi
Mihály Fazekas naskiĝis la 6-an de januaro 1766 en Debrecen. Li mortis la 23-an de februaro 1828 en Debrecen.
Enhavo |
Biografio [redakti]
Mihály Fazekas frekventis lernejon en Debrecen, sed abrupte li elektis sorton de soldatoj kaj li batalis en diversaj lokoj. Baldaŭe li forlasis la batalejojn kaj havis postenon en Debrecen kaj eldonis 2 ĉefverkojn: Lúdas Matyi (Ansera Matiĉjo) kaj Libro pri kuracoplantoj. Li ŝatis okupiĝi pri botaniko kaj lia amiko estis poeto Mihály Csokonai Vitéz.
Verkoj (selekto) [redakti]
- Magyar füvészkönyv (hungaraj kuracoplantoj), (1807)
- Orvosi füvész-könyv... (kuracoplantoj por kuracistoj), (1813)
- Debreceni kalendárium (Kalendaro de Debrecen), ĝismorte redaktita
- Lúdas Matyi longpoemo 1815, 1817, 1831, poste ofte eldonita
- Fazekas Mihály versei (poemoj de M. Fazekas), 1836
Memorigiloj [redakti]
- Lúdas Matyi estas grava studmaterialo jam en la lernejoj, la historio aperis ankaŭ en filmo
- gimnazioj
- skulptaĵo en Debrecen
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio