Mihály Helmeczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Helmeczy
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1788 (1788-09-27)
en Kráľovský Chlmec
Morto 1-an de decembro 1852 (1852-12-01) (64-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mihály Helmeczy [mihAj helmeci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Helmeczy Mihály estis hungara verkisto, redaktoro.

Mihály Helmeczy naskiĝis kiel Bierbrauer Mihály la 27-an de septembro 1788 en Hungario, en Királyhelmec (nuntempa Kráľovský Chlmec en Slovakio). Li mortis la 1-an de decembro 1852 en Pest (urbo), li estis entombigita en Törtel.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Helmeczy frekventis lernejojn en Sátoraljaújhely kaj Pest, en 1817 li iĝis juristo. Li estis grava figuro de lingvistoj, li multe tradukis, eldonis poemojn de Gábor Dayka, Dániel Berzsenyi, tamen la plej grava agado estis riĉigo de la hungara lingvo. Post fondo de Hungara Scienca Akademio li estis ties kasisto kaj li estis unu el la fondintoj de Societo Kisfaludy. Li ruze akiris periodaĵon, kiun li redaktis 17 jarojn. El tio li riĉiĝis kaj aĉetis bienon en Törtel. En tiu periodaĵo ofte verkis artikolojn István Széchenyi, tial la revuo estis grava en la politiko kaj ekonomio. Lia biblioteko nun estas apartenaĵo de MTA.

Fontoj[redakti | redakti fonton]