Mihály Makkai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mihály Makkai [mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Makkai Mihály, en Kanado Michael Makkai estas hungara-kanada matematikisto, pedagogo, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1995). Lia patro estis historiisto László Makkai.

Mihály Makkai [1] naskiĝis la 24-an de junio 1939 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Makkai frekventis universitaton en sia naskiĝurbo inter 1957-1962, poste li lernis de Rózsa Péter, fine li plulernis en Varsovio. Inter 1962-1971 li laboris en matematika esplora instituto. En 1966 li doktoriĝis. En 1971 li ekinstruis en Winnipeg, post 2 jaroj li daŭris la instruadon ĝis 2010 en Montrealo. Li okupiĝas precipe pri modela teorio, teorio de kategorioj, algebra logiko. Kun Leo Harrington kaj Saharon Shelah li pruvis la Vaught-supozon por ω-stabilaj teorioj. Li havas Erdős-nombron da 1.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • First Order Categorical Logic, Lecture Notes in Mathematics (1977)
  • Accessible categories: the foundations of categorical model theory (1989)
  • Duality and Definability in First Order Logic (1993)

Fontoj[redakti | redakti fonton]