Mihály Táncsics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mihály Táncsics

Mihály TÁNCSICS (ĝis 1847 lia familia nomo estis STANCSICS [ŝtanĉiĉ]) (n. 21-an de aprilo 1799, Ácsteszér, nuna Hungario – m. 28-an de junio 1884, Budapeŝto) estis hungara verkisto, publikisto, politikisto. Li propagis antaŭ la revolucio de 1848 la ĉesigon de la servuteco, la gazetliberecon, pli poste iĝis la unua reprezentanto de la utopismaj socialistaj ideoj.

Lia patro laboris kiel servutulo sur 20 arpentoj. Táncsics estis 15-jara, kiam lia patro mortis. Li laboris apud la aliaj familianoj, poste eklaboris kiel teksista metilernanto (1818). Li liberiĝis en Szombathely kaj migris kiel submajstro en la Transdanubio. Li iĝis poste helpinstruisto en la naskiĝvilaĝo poste en aliaj lernejoj. Li studis en instruist-edukejo, poste en gimnazio. Post la gimnazio, li lernis juron kaj filozofion. Tiam li konatiĝis kun junulara intelektularo de Peŝto, kun ideoj de la klerismo.

Li okupiĝis en liaj unuaj verkoj pri la lingvistiko (A magyar nyelv; 1831, Nyelvészet; 1833). En la ekzemplodonaj frazoj de la lingvolibro ’Magyar és német beszélgetések (1833)’, li kritikis la feŭdan sistemon. La censuro atentis pri la libro nur post unu jaro, oni konfiskis ties ekzemplerojn. Oni ne permesis aperigon de la manuskripto Buda-Pesti levelek.

Li laboris kiel vizita instruisto, dum li pli kaj pli turniĝis al la politiko. Li popularigis en siaj libroj la reformprogramaron de István Széchenyi.

Je anonco de la Hungara Ekonomia Unuiĝo, li verkis en 1842 la „A földművelési ipar ébresztésének egyetlen módja”. La verko singarde kritikis la servutecon, ties eldono estis permesita, sed la presitaj folioj estis konfiskitaj.

Post tio verkis li en 1843 la „Sajtószabadságról nézetei egy rabnak”, en kiu li parolis per voĉo de radikala revoluciulo. Tiu estis eldonita eksterlande, sed oni konfiskis plimulton ĉe la limo. Táncsics sukcesis kontrabandigi tiom da ekzempleroj, ke li povis disdoni po unu al la parlamentanoj. La verko famiĝis kaj bonfamigis lin inter la opoziciuloj.

En liaj novaj verkoj (Széchenyi István grófnak két garasára nyilatkozat (1844), Hunnia függetlensége (1847) ), li plu detaligis la socireformajn pensojn. Post rundvojaĝo de 1846 en okcidenta Eŭropo, li postulis unuiĝon de Hungario kaj Transilvanio, la plenan juregalecon, ĝeneralan balotrajton, fondon de respondeca registaro kaj popolreprezenta parlamento, ĉesigon de la servuteco sen kompenso.

Li konatiĝis dum la rundvojaĝo kun verkoj de utopiismaj socialistoj ekz. tiuj de Étienne Cabet, Robert Owen, Charles Fourier. Laŭ ilia efiko, li volis jam senklasan socion kaj kulpigis la posedaĵon. Liaj ideoj aperis en verkoj Józanész (1848).

Táncsics hejmenvenis en aŭtuno de 1846, sed - ĉar oni volis aresti lin – laij simpatiantoj certigis por li sekretan ripozejon en Kroatio, en kastelo de Brod de Kázmér Batthyány. Li verkis tie la flugfolion Nép szava, isten szava (1848), en kiu li skizas ideojn parencajn al tiuj de Kossuth. La imperiestra sekretservo malkovris lian kaŝejon kaj arestis lin en marto de 1847. Oni akuzis lin je gazet-delikto, sed la verdikto ne okazis eĉ dum unua jaro, tiel Táncsics estis liberigita la 15-an de marto 1848 el prizono de Buda.

Li ekis en aprilo la semajnan gazeton Munkások Újsága. Li iĝis en junio parlamentano, kie li akre defendis rajtojn de kamparanoj, tiel li ofte koliziis kun la parlamenta plimulto de la nobeluloj. Oni malpermesis lian gazeton komence de 1849.

En lia verko „Alkotmánytervezet (1849)” (Konstitucia plano), li postulis ĉesigon de la feŭdaj rilatoj, disapartigon de la bienoj super 2000 arpentoj kaj agroposedigon de la soldatoj de la revolucio.

Post malvenko de la revolucio, li kaŝiĝis dum 8 jaroj. Dum lia foresto, li estis simbole pendumita. Li verkis en la kontraxuleĝeco „Mi a szocializmus és mi a kommunizmus, Mik a vörös republikánusok és mit akarnak?, Királyista és republikánus” En tiuj li analizis la revolucion, protestis kontraŭ la arbitreco, planis novan revolucion. En la verko „A Hét nemzetiség szövetsége” li trapensis kunagadon de la popoloj de la Karpat-baseno.

Táncsics ricevis en 1857 amnestion, sed li venis sun polican gardadon. Post kolapso de la Bach-regado, li denove ekaktivis en la politiko kaj partoprenis en organizo de la protestmarŝo je la 15-a de marto 1860. En la antaŭa nokto, oni arestis lin kaj juĝis je 15-jara prizono. Post la aŭstra-hungara interkonsento (1867), li liberiĝis per amnestio, sed li preskaŭ tute blindiĝis en la prizono.

Li ekis en 1869 novan semajnan gazeton „Arany Trombita” (Ora Trumpeto) kaj oni elektis al prezidanto de la Általános Munkásegylet (Ĝenerala Laborista Unuo). Li agadis de 1869 ĝis 1872 kiel parlamenta reprezentanto de Orosháza. Pro la internacia orientiĝo de la hungara laborita movado, li abdikis pri la prezidanteco en 1870 kaj en 1872 tute retiriĝis de la politiko.

En liaj lastaj jaroj, li okupiĝis pri lingvistiko (provis pruvi praecon de la hungara lingvo), pri hungarigo de la maplimultoj de Hungario, pri diversaj utopiistaj ideoj.

Li mortis en grava malriĉeco, forgesite.