Mihály Tholdalagi (diplomato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Tholdalagi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1584 (1584-11-30)
en Ercea
Morto 24-an de marto 1642 (1642-03-24) (57-jaraĝa)
en Alba Iulia
Ŝtataneco Princlando Transilvanio
Okupo
Okupo verkistodiplomato
vdr

THOLDALAGI Mihály estis hungara grandbienulo, diplomato en Transilvanio naskita en Nagyercse ĉirkaŭ en 1580 kaj mortinta en Gyulafehérvár 24-an de marto 1642.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Tholdalagi estis adepto de Moseo Székely. En 1602 li fuĝis Turkion, poste en 1603 li fariĝis kaptito en la batalo de Braŝovo de Georgo Basta. Dum regado de Gabrielo Bethlen en 1624 li estis ĉefjuĝisto de Marosszék. Li estis plurfoja sendito al Turkio kaj al Pollando. Li estis unu el packomisaroj de reganto en la pactraktatoj en 1625 de Gyarmat, en 1627 de Szőny. Post morto de Bethlen li aliĝis al Georgo Rákóczi la 1-a. En 1636 li estis ĉefkapitano de Háromszék, regantkonsilanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Emlékiratai (eldonis Mikó Imre: Erdélyi Tört. Adatok I.)
  • Követségi naplói (eldonis Ötvös Ágoston: MTA Ért. 1861 – 62; Szilágyi Sándor: Tört. Tár, 1881, 1882).

Fonto[redakti | redakti fonton]