Mihály Zsámboky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mihály Zsámboki)

ZSÁMBOKY Mihály (naskita en 1885; mortinta en 1957) estis hungara maŝinisto, fervojista ĉeflaborejestro, sindikata funkciulo kaj esperantisto.

En la urbo Kispest li fondis kaj gvidis Esperanto-grupon, kiun post lia morto oni nomis laŭ li. Li esperantistiĝis en militkaptitejo dum la unua mondmilito, kaj ekde 1918 en Budapeŝto organizis la movadon. En 1947 li fondis Esperanto-fakon en Libera Sindikato de Hungaraj Fervojistoj kaj Ŝipanoj. Li estis Prezidanto (1921-1922, 1923-1924), vicprezidanto (1919, 1925-1927) kaj komitatano (1925) de Hungara Esperantista Societo Laborista, poste komitatano (1947-1950) de Hungarlanda Esperanto-Societo.