Mihály Zsilinszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Zsilinszky
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1838 (1838-05-01)
en Békéscsaba
Morto 6-an de oktobro 1925 (1925-10-06) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistohistoriisto
vdr

Mihály Zsilinszky [mihAj ĵilinski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsilinszky Mihály estis hungara politikisto, instruisto, historiisto, membro (korespondanta en 1878, ordinara en 1899) de Hungara Scienca Akademio.

Pentraĵo pri Mihály Zsilinszky en 1901

Mihály Zsilinszky [1] naskiĝis la 1-an de majo 1838 en Békéscsaba. Li mortis la 6-an de oktobro 1925 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Zsilinszky frekventis gimnazion en Szarvas, poste teologian akademion en Pest (urbo), fine universitaton en Berlino. Inter 1861-1874 li instruis en gimnazio en Szarvas. Li estis parlamenta deputito Inter 18751887, 18921901, 19101918, krome li havis postenon en la luterana eklezio. Li dufoje estis ankaŭ departementestro, krome same dufoje subministro. En 1906 li pensiuliĝis. Li havis edzinon. Li ricevis premion en 1911.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar költészet és szónoklat kézikönyve (Manlibro de la hungara poezio kaj retoriko), (1868)
  • Monumenta diplomatica com. Békésiensis (1877)
  • Lónyay Zsigmond és a nagyszombati béketanácskozmány (1886)
  • Széchenyi és a nemzetiségi kérdés (István Széchenyi kaj la minoritata problemo), (1894)
  • A magyarhoni protestáns egyház története, a művelt közönség számára (1907)
  • A római katholikus autonomiáról (Pri la romkatolika aŭtonomio, (1911)

Fontoj[redakti | redakti fonton]