Mihályfa
El Vikipedio
Mihályfa [mihAjfa] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Zalaszentgrót. La loknomo signifas: Mikaelo-vilaĝ'.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 380
- Poŝtkodo: 8341
- Telefonprefikso: 83
- Koordinatoj: 46°58′45″N 17°11'08″E
Situo [redakti]
Mihályfa situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Sümeg troviĝas 9, Zalaszentgrót 12, Hévíz 26, Keszthely 29 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua skriba mencio devenis el 1340 laŭ tiama hungara ortografio "Mihalfalwa". Laŭ la arkeologoj apude estis 2 vilaĝoj, kiun la tataroj en 1241 detruis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto, municipa administracio.